Page 59 - heleco-100
P. 59
Lenino alvenis al Ĝenevo, en sia dua kaj kontraŭvola elmigrado, la 20-an de januaro
de 1908. Li estis sub la impreso ke li iris por enfermi sin en tombon. Vere, dum pli ol 9
jaroj, kiujn daŭros ĉi tiu dua elmigrado, li estos trenita aŭ stumblita tra pluraj eŭropaj
landoj antaŭ lia definitiva reveno al Rusio. Letero de Gorkij, loĝigita en la insulo
Capri, invitis lin pasigi iom da tempo ĉe sia domo. Sed li ne iris, lia ĉefa zorgo tiam estis
organizi la gazeton, refunkciigi ĝian paĝon kaj tuj reigi la interrompitan batalon.
Poste alvenis Bogdanov kaj Dubrovinskij. La redakcia “triopo” povis komenci la laboron.
Financoj ne mankis. La bolŝevikoj ĵus ricevis tre gravan heredaĵon. La nevo de la
milionulo Morozov, Nicholas Schmidt, grava mebloproduktanto en Moskvo, havis fervo-
rajn sentojn por la Revolucio. Li mortis testamentinte sian riĉaĵon de preskaŭ 200.000
rubloj al la bolŝevikoj, kvanto tre sufiĉa por garantii la progreson de la nova eldonaĵo.
La gazeto povus do pagi al ĝiaj kunlaborantoj. Sed oni devus trovi ilin. Lenino sciis
ke li ne povis multe fidi je Bogdanov, kaj la alia kolego estis utila nur por pure teknikaj
taskoj. Lunatĉarskij kaj aliaj elmigrintaj kamaradoj ne donis vivsignojn. Ĝenerale, la inte-
lektuloj kiuj en 1905 fervore proponis sian kunlaboron, nun restis flanke. Plenamare,
Lenino skribis al Gorkij: “La intelektuloj forlasas la partion. Nenio alia povus esti atend-
ita el tia kanajlaro...”. Ankaŭ Trockij, kiu ekloĝis en Vieno, rifuzis kunlabori en la revuo.
Krom la politikaj diferencoj, kiuj ekzistis, estis ankaŭ la kvereloj rilate al la persona
egoo de ĉiu homo. Lenino volis, ĉefe, akiri la kunlaboron de Gorkij, kaj insiste petis
ĝin. Gorkij respondis ke li ne sin tenis tiel malamikece kontraŭ la intelektuloj kaj ke
tiu diverĝo malhelpis lin verki por lia gazeto. Lenino rapide senkulpiĝis... Gorkij
finfine cedis kaj promesis sendi artikolon...
Fakte, profunda malkonsento estis aperante inter Lenino kaj Bogdanov. Post la dis-
bato de la revolucia movado, ĉi tiu partoprenis en kolektiva verkado de eseoj pri filozofio
de la marksismo, kiu pretendis alveni al polemikaj konkludoj kaj estigis prifilozofian
59