Page 60 - heleco-100
P. 60
debaton en kiu fine intervenis Lenino. Kadre de tiu ĉi diskutado elstaris la iniciato de
Lunaĉarskij proklami la bezonon krei novan religion por la marksismo.
Lenino forte kverelis kun Bogdanov. Ŝajnis ke la bolŝevikoj malakordis pri filozofiaj
aferoj. Tiam aperis artikolo de Gorkij kiu opiniis kiel Bogdanov kaj tial ne povis esti
publikigata. Fine Bogdanov forlasis Ĝenevon kaj ekloĝis en Capri. Lenino restis sola
por prizorgi la gazeton. Feliĉe ĵus alvenis nova rekruto el Rusio, kiu multe helpis lin:
Grigorij Zinovjev, oratoro, ĵurnalisto, agitanto... Apenaŭ li alvenis en Ĝenevon, li metis
sin je la dispono de Lenino. De tiam ĉi tiu malŝarĝis sur li grandparton el la redakcia
laboro por mergiĝi en la filozofian polemikon.
En majo, responde al invitoj de Gorkij, kiu volis repacigi lin kun Bogdanov, Lenino trans-
lokiĝis al Capri. Ĝi ne ŝatis lin. La domo plenis je ĉiutipaj homoj. Li havis lastan klar-
igon kun Bogdanov kio iris malbone. Lenino ekscitiĝis kaj diris al li, ke ili nepre devus
disiĝi dum du aŭ tri jaroj. Li revenis post du tagoj sed rakontis al sia edzino preskaŭ
nenion pri la interparoloj kiujn li havis ĉe la domo de Gorkij ĉar tio dolorigis lin.
Al ĉi tiu aldoniĝis alia konflikto inter bolŝevikoj. En la nova Dumao, obeema al la cara
potenco, estis dek-ses socialdemokrataj deputitoj. Tiu ĉi grupeto ne povis influi la asem-
bleon nek malhelpi la reakcian politikon de la Registaro. En socialdemokrataj medioj
oni petis la retiriĝon de tiuj deputitoj ĉar ilia ĉeesto en Dumao donis al ĝi prestiĝon inter
la amasoj. Tiel formiĝis ene de la partio la frakcio de la “sindetenistoj” kiu celis la
retiron de siaj deputitoj. Lenino kontraŭis tiun projekton. Li taksis ke tiam la venkita
revolucio devis resti en la malmultaj strategiaj pozicioj ankoraŭ ne perditaj. La tribuno
de la Dumao, de kie eblis alparoli al la tuta lando, devis esti profitata laŭeble kaj estus
malsaĝe rezigni ĝin memvole. Lenino estis tiel samtempe implikita en lukto kontraŭ la
filozofio de Bogdanov kaj Lunatĉarskij, unuflanke, kaj la “sindetenistoj”, aliflanke. Sed
ambaŭ grupoj interakordis kaj formis apartan grupon ene de la bolŝevika frakcio kun
ĉefsidejo en Capri, en la domo de Gorkij, kiun ili sukcesis gajni al sia afero.
Ĝis tiam Lenino devis batali nur kontraŭ la “ekstera malamiko”. Lia bolŝevika bloko
ŝajnis nerompebla. Nun li vidis fendojn dekstren kaj maldekstren. Devis esti kreita stabila
plimulto kun tiuj kiuj restis lojalaj al li. Konsiderante la cirkonstancojn kiujn la partio
travivis, ne eblis pensi pri Kongreso, ĝi postulus tro da tempo. Pli bone estus, en tiuj
kondiĉoj, okazigi Konferencon kaj akiri de ĝi eksplicitan kondamnon de ĉiuj tiuj disi-
dentoj kaj semantoj de maltrankvilo.
Dume estis kompletigita la granda filozofia verko de Lenino. Lia fratino Ana ricevis
la manskribaĵon kaj la mision trovi eldoniston. Ŝi respondecis ankaŭ pri kontrolado de
la presado. Du kamaradoj alvenintaj el Parizo sukcesis konvinki Leninon ke li translokiĝu
al Parizo. Ilia ĉefa argumento, kaj kiu konvinkis Leninon, estis ke polica gvatado tie
estus pli facile eviti. La afero iome estas amuza ĉar unu el tiuj kamaradoj estis rusa
policisto enŝovita en la bolŝevikajn vicojn.
Por la translokiĝo al Parizo, necesis trovi lokon por la redakcio kaj presejo de la gaze-
to. Lenino povis kalkuli je la kunlaboro de Kamenev, kiu estis en Parizo de antaŭ tri
monatoj. Li estis laborema kaj helpema viro. Alveninte en Parizon la 3-an de decembro
nokte kune kun sia edzino kaj Zinoviev, Lenino loĝis en la Hotel des Gobelins, ĉe
60