Page 61 - heleco-100
P. 61

Boulevard Saint-Marcel, kie loĝis lia pli juna fratino, Maria, kiu venis al Parizo por

          studi. Por la presejo ili trovis en la strato Antoine-Chantin malgajan butikon, sen gaso
          nek elektro, kiu tuj estis luita. Oni devis serĉi ankaŭ loĝejon. Ili estis kvar: Lenino, lia
          edzino,  lia  fratino  Maria  kaj  lia  bopatrino,  alveninta  el  Rusio.  Lenino  preferis
          trankvilan strateton rande de la urbo, kiel eble plej proksime al sia presejo.
          Li trovis loĝejon ĉe la numero 24 de la strato Beaunier, apud la pordo de Orleáns. Ĝi

          estis dua etaĝo kun kvar ĉambroj: enirejo, kuirejo, dormejoj, akvo, gaso... Solida domo,
          tre burĝ-aspekta, ses-etaĝa. Luprezo: 840 frankoj jare, plus pliaj elspezoj. Evidente, ĝi
          estis sufiĉe multekosta. La stato de liaj financoj permesis al li tiun elspezon. Li estis

          akceptita de la posedanto, kiu trovis lin seriozan kaj honoran. Li malfermis bankkonton
          ĉe agentejo Crédit Lyonnais. Estis la monato decembro, malvarmis. La kamenoj ne
          funkciis. Oni glaciiĝis en tiuj grandaj malplenaj ĉambroj kiuj havis nenian meblon krom
          lignan tablon kaj iujn seĝojn kaj taburetojn. La dom-gardisto malaprecis tiun familion
          kun tiaj malriĉaj mebloj. Lenino estis indiferenta pri ĉio ĉi. Liaj pensoj estis pri alia

          afero. La konferenco estis malfermota. La delegitoj estis alvenante al Parizo.
          La unua sesio okazis la 3-an de januaro. Krom la kvin bolŝevikoj ĉeestis kvin poloj,
          tri bundistoj kaj tri menŝevikoj. La voĉdonoj de la poloj klinis la plimulton favore al

          Lenino. Pri la afero de la retiriĝo el la Dumao, li trovis sin en konsento kun la menŝe-
          vikoj. Paradokse, fine Lenino povis venki sur la ribelintaj bolŝevikoj dank’ al la apogo
          de liaj menŝevikaj malamikoj, kiuj cetere montris bonvolon en tiu ĉi okazo kaj sciis
          bridi siajn apetitojn. Lenino konsentis kunlabori en la gazeto de la partio, kiu ĝis
          tiam estis subkontrole de la menŝevikoj. Nova Direktanta Komitato estis nomumita,

          inkluzive de Lenino, Martov, Zinoviev, Kamenev kaj la pola Marĥlevski. Tiel, post
          kvin-jara kolero, la du iamaj amikoj denove sidiĝis ĉe la sama skribtablo. Lenino
          estis kontenta pri tio kaj esprimis bonan opinión pri Martov.

          Sed tiu batalo kontraŭ la bolŝevikaj disidentoj havis malfavoran efikon kontraŭ lia sano.
          Li vivis tiam en stato de konstanta ekscitiĝo, kun siaj nervoj sub plena streĉiĝo. Li re-
          saniĝis post dektaga ripoza restado en Nico. Reen en Parizo li reigis la batalon, nun sur
          la “filozofía” fronto. Lia libro estis ĉe la presejo, sed la komponado iris tre lante; li
          aktivigis la laboron de Ana kaj urĝe konsilis al ŝi: “Mi petas al ci ne mildigi la paragra-

          fojn kontraŭ Bogdanov kaj Lunaĉarskij. Niaj rilatoj definitive rompiĝis”. Bogdanov, sia-
          flanke, ne restis senaktiva. Li elpensis la projekton krei, flankenlase de Lenino, novan
          bolŝevikan frakcion, kaj kreis “superan socialdemokratian lernejon de propagando

          kaj agitado” en Capri, kie junaj laboristoj senditaj el Rusio fare de lokaj komitatoj
          lernis la teorion kaj praktikon de la marksismo, kiel Bogdanov interpretis ĝin. Gorkij
          opiniis ke la ideo estas bona kaj konsentis partopreni la elspezojn.
          Tuj post lia reveno al Parizo, Lenino eksciis kun ĉagreno pri la projekto de lia kontraŭ-

          ulo. Li konsideris ke venis la tempo por definitive solvi tiun konflikton kiu pli kaj pli
          akriĝis kaj forpeli Bogdanov-on kaj liajn kunulojn el la bolŝevika frakcio. Li proponis
          konferencon, kvankam limigitan nur al la bolŝevikoj. Li akcelis la eldonon de sia libro.
          “Por mi estas terure grave ke la libro aperu kiel eble plej baldaŭ”, li skribis al Ana.

          Li petis ke ŝi dungu iun studenton por helpi ŝin en siaj rilatoj kun la presejo. Fine, en

                                                             61
   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66