Page 62 - heleco-100
P. 62

majo aperis la libro “Materiismo kaj empiriokritikismo”. Per ĉi

                                 tiu verko li priatentas ĉiujn detalojn de la polemiko. Laŭ lia
                                 opinio, la filozofiaj aferoj estis tre ligitaj al la problemoj de la
                                 batalo  kontraŭ  la  religio.  En  tiu  tempo  li  verkis  artikolon
                                 titolitan “La agado de la laborista partio rilate al religio”, kaj
                                 alian  titolitan:  “La  teniĝo  de  la  klasoj  kaj  partioj  rilate  al  la

                                 religio”. Per ambaŭ, Lenino emfazis la klasan karakteron de la
                                 religio kaj atentigis ke en la manoj de la burĝaro, la religio estas
                                 rimedo por apartigi la amasojn el la klasbatalo kaj letargiigi la

                                 menson  de  ĝiaj  membroj.  La  batalo  sur  ĉi  tiu  fronto,  laŭ  li,
                                 devas ne esti ignorita aŭ subtaksita.
                                 La bolŝevika konferenco komenciĝis la 4-an de julio. El la gazeta
                                 redakcio estis Lenino, Zinoviev kaj Kamenev. Ĉeestis ankaŭ kvin
                                 membroj de la Centra Komitato kaj kvin delegitoj el Rusio, in-

                                 kluzive du deputitoj de Dumao. Unu el ili ankaŭ estis inkogn-
                                 ita policisto. Ĉeestis ankaŭ Bogdanov, kiu ankoraŭ nominale estis
                                 ano de la redakcio de la gazeto. La rezolucio adoptita enportis

                                 cenzuron kontraŭ la “sindetenistoj”. La afero de la Capri-lernejo
                                 estis temo de speciale akra diskuto. La asembleo kondamnis tiun
                                 projekton kaj ordonis al Bogdanov rezigni pri ĝi. Li rifuzis sub-
                                 metiĝi al la decido de la konferenco kaj estis forpelita, kune
                                 kun liaj amikoj, el la bolŝevika frakcio.

                                 Denove, Lenino sentis ke tiuj internaj dividoj turmentas lian ani-
                                 mon. Oni pensis reigi  lin ripozi. Ĉar estis jam somero, la tuta
                                 familio foriris por pasigi monaton ferie en kamparo, en Bonbon

                                 (Saone-et-Loire). Nadia kaj Lenino konstante veturis perbicikle.
                                 Antaŭ la feriado, ili ŝanĝis loĝejojn. Lenino ne sentis sin komforta
                                 en la strato Beaunier. La dom-gardistino plendadis pro la multaj
                                 vizitantoj kiuj venis. Krome tre malvarmis en tiuj egaj ĉambroj.
                                 Kiam lia unua kontrakto eksvalidiĝis, Lenino adiaŭis kaj serĉis

                                 alian loĝejon. Tie-proksime, en la trankvila strato Marie-Rose, oni
                                 ĵus finis la konstruadon de grupo da modernaj domoj. Li lu-prenis
                                 komfortan triĉambran loĝejon (lia fratino devis reiri al Rusio en

                                 la aŭtuno) kun elektro kaj centra hejtado. La salono, ampleksa
                                 ĉambro prilumata de du fenestroj, iĝis lia labor-oficejo.
                                 Ankaŭ la presejo forlasis la malkomfortan ejo en la Rue Antoine-
                                 Chantin por translokiĝi al eta pavilono en la Avenue d'Orléans.

                                 La presejo okupis la teretaĝon, kaj la ĉambroj en la unua etaĝo
                                 estis rezervitaj por la Centra Komitato. Zinovjev, kiu loĝis apude,
                                 instaliĝis tie kvazaŭ en ĉiama loĝejo, dediĉita al la ĵurnalaj aŭ
                                 partiaj aferoj. Li alvenadis matene, kutime akompanata de Lenino.

                                 Ambaŭ estis baldaŭ lokalizitaj de kunlaborantoj de la rusia polica

                                                         62
   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67