Page 63 - heleco-100
P. 63
agentejo en Parizo, kiuj komencis sekvi ilin al la presejo. Antaŭ la konstruaĵo kutime
gvatadis sekreta polica agento kaj atendadis la eliron de Lenino. Iun tagon ĉi tiu vidis ke
lia “sekvanto” enfokusigis al li fotoaparaton. Tagojn poste la ulo staranta antaŭ la
domo vidis grandan knabon kun atletaj formoj eliri kaj direkti sin al li per decidita
paŝo. Li tuj komprenis kion tio signifis kaj tuj forfuĝis. Li ne estis vidita denove.
Dume, Bogdanov inaŭguris sian lernejon en Capri. Dek tri studentoj venis el Rusio
komence de aŭgusto, inter ili iu policisto. Inter la instruistoj estis Bogdanov, Luna-
ĉarskij, Aleksinskij kaj Liadov. Gorkij preparis kurson pri historio de la rusa literaturo.
La studentoj, kiuj ne sciis pri la internaj polemikoj de la bolŝevikoj, deklaris ke ili volis
krome ricevi instruon de Lenino, Trockij, Pleĥanov kaj Kautsky. Al ĉiu el ili estis
adresita invitletero. Pleĥanov ne respondis. Kautsky asertis esti tro okupata. Trockij
promesis iri kaj ne iris. Lenino sendis al la studentoj leteron per kiu li klarigis kial li
estis devigita malakcepti ĉar li malkonsentis kun la organizantoj. Ĉio ĉi konvinkis
iujn studentojn. Lenino diris al ili ke li ŝatus labori kun ili se ili venos al Parizo. Estiĝis
malkonkordo inter instruistoj kaj studentoj. Inter tiuj lastaj formiĝis grupo de kvin
“leninistoj”, kiuj estis forpelitaj. Ili kune translokiĝis al Parizo; la policano sekvis la
leninistan teamon al Francio. La aliaj decidis daŭrigi siajn lernejajn kursojn kaj iri al
Parizo post la fino de siaj studoj. Lenino tre kore bonvenigis la kvin disidentojn kaj
preparis studprogramon por ili. Li instruis ilin pri la signifo kaj amplekso de la agrara
reformo de Stolypin. Kamenev instruis pri la historio de la revolucia movado en Rusio;
Zinovjev, tiu de la sindikata movado, kaj Krupskaja pri la tekniko de eksterleĝa laboro.
Post kelkaj semajnoj la “kvin” revenis al Rusio. En decembro alvenis la ok studentoj
kiuj ĝis la fino restis fidelaj al la instruo de Bogdanov.
Lenino vizitadis la Nacian Bibliotekon jam ekde lia alvenio al Parizo. En novembro de
1909 li decidis entrepreni gravan verkon, kiu postulis ampleksan dokumentadon.
La nova loĝejo estis tre varma kaj Lenino pasigis multe da tempo hejme. Li tre mal-
multe eliris, kutime dimanĉe kun sia edzino. Kiam la vetero estis bona ili prenis siajn
biciklojn kaj iris pasigi la tagon en la kamparo, al Fontainebleau, al Meudon... La 31-an
de decembro ili tranoktis en kafejo apud la Pordo d'Orléans.
Lenino tre interesiĝis pri aviado, kiu ĵus naskiĝis, kaj ofte spektis flugprovojn en Juvisy.
Li veturis per biciklo; iun tagon, reveninte el Juvisy, li preskaŭ estis dispremita per aŭto.
Lenino apenaŭ kapablis salti sur la teron, sed lia biciklo estis detruita. Eblis noti la
aŭtonumeron kaj iuj homoj konsentis esti atestantoj. Li povis identigi la posedanton
de la aŭto, vicgrafo, kaj malfermis kaj gajnis procezon kontraŭ li. Li povis aĉeti novan
biciklon. Kaj denove li kuris al la flughavenoj, kaj li denove estis viktimo de akcidento.
Iun tagon, irante al Issy, li aŭdis la sonon de motoro supre. Li levis la okulojn kaj sekvis
la evoluon de la aviadilo kun tia intereso ke li ne sciis kiel li atingis la fundon de fosaĵo
kun alia biciklanto kiu venas post li kaj kiu koliziis kun lia biciklo.
La jaro 1910 bone komenciĝis. La Centra Komitato, kunvenanta en plenkunsido, atingis
la kuniĝon de la frakcioj. Lenino montris sin preta fari la plej grandajn koncedojn rilate
organizon; li konsentis suspendi la publikigon de sia gazeto. De tiam la Direktanta Ko-
mitato de la partia gazeto estis konstituita de du bolŝevikoj: Lenino kaj Zinovjev, kaj
63