Page 64 - heleco-100
P. 64
du menŝevikoj, Martov kaj Dan. Estis nur unu komuna kaso. Sed Lenino, anstataŭ trans-
doni la konsiderindan sumon kiun havis la bolŝevikoj, metis ĝin en deponejo al triopo
de germanaj socialdemokratoj: Kautsky, Mehring kaj Clara Zetkin, kiuj promesis
resendi la monon al la bolŝevikoj en la okazo de nova disiĝo.
Dum pliboniĝis la rilatoj kun la menŝevikoj, la rilatoj de Lenino kun Bogdanov kaj ĉi
ties sekvantoj iĝis pli kaj pli streĉaj. Ĉi lastaj tiam estis tre aktivaj. Ili fondis propran
gazeton, kun la titolo VPERJOD, tiel prezentante sin kiel fidelajn sekvantojn de la
bolŝevika gazeto kreita de Lenino post lia rompo kun ISKRA. Lunaĉarski, kiu venis
por ekloĝi en Parizo, aktive propagandis favore al ilia afero. Li komencis gvidi
“kursojn pri proleta kulturo”, kiuj permesis al li ege pligrandigi la nombron da liaj
sekvantoj. Ili estis tre agresemaj kaj impete disputis la superecon de la bolŝevikoj de
Lenino. Iam grupo da VPERJOD-istoj enrompis en la en lokon kie la leninistoj
kunvenis. Ili estis pretaj interbatadi. Krupskaja, kiu volis trankviligi ilin, estis
insultita. La kunsido devis esti prokrastita.
Ĉio malbonis. Lia laboro ne progresis. Senigita je sia biciklo, kiu estis ŝtelita dum li es-
tis en la Biblioteko, li devis suferi la duonhoran veturadon per tramo tre lanta tra la
blokitaj stratoj. Li revenadis hejmen (pluan duonhoron per tramo) laca kaj deprimita,
kaj eĉ devis elteni, ĉe la dom-pordo, acidan rimarkon pri antaŭataga vizito je nekonve-
na horo. Samkiel en la antaŭa domo, lia modesta meblaro inspiris malestimon.
Lenino skribis al sia fratino: “Parizo estas aĉa loko, multaspekte”. Ankaŭ ne lia edzino
povis adaptiĝi al la pariza medio. Kaj la vivkosto iĝis pli multekosta. Post unu jaro en
Parizo, la monrimedoj de Lenino ege malpliiĝis. En Rusio, liaj artikoloj lasis al li iajn
sumojn, same kiel la antologio de liaj skribaĵoj publikigitaj sub la titolo Dum dek-du
jaroj. Tiam li havis nur la salajron kiun la partio pagis al li: 50 frankojn semajne.
Lenino devis vivi per tio kaj subteni sian edzinon kaj bopatrinon.
La somero alportis al li iom da trankvilo. Gorkij invitis lin pasigi kelkajn tagojn en Capri.
Lenino akceptis; ili interkonsentis ke oni ne diskutos pri politiko. Li iris tien komence de
aŭgusto. Post trankvila ripoz-periodo, Lenino renkontiĝis kun sia familio en Bretonio
kaj fine de la monato li iris al Kopenhago por ĉeesti la Kongreson de la Dua Internacio.
Partoprenis la Kongreson 887 delegitoj: 188 germanoj, 48 francoj. La rusia delegacio in-
kludis 20 membrojn: dek socialdemokratoj (inter ili Pleĥanov, Lenino, Zinovjev, Kamenev,
Martov, Dan, Trockij kaj Lunaĉarskij), sep socialist-revoluciaj kaj tri sindikatistoj. Same
kiel en Stutgarto, Lenino sentis sin perdita meze de tia homamaso. Li estis tute neri-
markita, kvankam li sidis ĉe la tribuno kiel membro de la Internacia Socialista Buroo.
Lenino ne parolis en iu plenkunsido. La Internacio ŝajnis al li pli kaj pli dominata de
la germanaj socialdemokratoj, glitantaj pli kaj pli dekstren. Li provis, kiel en Stutgarto,
formi “maldekstreman grupon” por kunvenigi delegitojn kiuj konsideris sin revoluci-
emaj marksistoj. Du virinoj, Rosa Luxemburg kaj la nederlanda Roland-Holst, provis
igi ilin aliĝi. Ili ne povis allogi pli ol dekduon da homoj. Tamen, tumultaj diskutoj oka-
zis en la kunvenoj de la rusa delegacio, en kiuj Lenino suferis severajn atakojn. La edz-
ino de iu delegito, kiu ĉeestis la Kongreson kiel simpla spektantino, aŭdis homojn diri
dum la kunsidoj de la rusia sekcio: “Unu kontraŭ ĉiuj, estas sensence! Li lezas la par-
64