Page 65 - heleco-100
P. 65

tion! Kiel feliĉe estus se li malaperus, se li mortus!” Kiam ŝi diris al Dan: “Kiel eblas

          ke unu homo povas ruinigi la tutan partion kaj ke vi ĉiuj estas tiel senpovaj kontraŭ
          li ĝis esti devigitaj voki morton viahelpe?” Li respondis: “Nu, ĉar ne ekzistas en la mon-
          do unu homo kiel li, kiu okupiĝas pri la revolucio dudek kvar horojn tage, kiu ne havas
          aliajn pensojn krom tiuj rilataj al la revolucio, kaj kiu, eĉ kiam li dormas, li vidas
          nenion krom la revolucion en siaj sonĝoj. Provu venki tian homon!”.

          La Kongreso finiĝis la 3-an de septembro kaj Lenino enŝipiĝis al Stokholmo, kie li de-
          vis renkonti sian patrinon. Sinjorino Ulianov estis jam preskaŭ 72-jaraĝa. La sorto ne
          permesis al ŝi fini siajn lastajn jarojn trankvile. Ŝi estis apartigita de sia plej aĝa filo,

          kaj rilate al ŝia alia filo kaj ŝiaj du filinoj, ili ofte estis arestitaj. Per la leteroj kiujn li
          skribis al ŝi, Lenino provis kaŝi siajn malfacilaĵojn kaj zorgojn, sed ŝi sciis legi inter la
          linioj kaj kruele suferis. Li pasigis semajnon en Stokholmo kaj foriris kun bonega vintra
          mantelo kiun donacis al li sia patrino. Ŝi neniam plu revidus lin.
          La paco inter la socialdemokrataj frakcioj ne daŭris longe. Krome, la menŝevikoj sufe-

          ris internan rompiĝon en sia propra grupo simila al tiu de la bolŝevika frakcio. Inter
          ili formiĝis iu t. n. “legalisma” movado kiu pensis ke en la nova situacio post la fiasko
          de la revolucio, la socialdemokrata partio devus eliri el kaŝejo kaj agadi laŭleĝe, sam-

          kiel en aliaj eŭropaj landoj kun parlamenta reĝimo. Estis socialdemokrataj deputitoj en
          la Dumao, kiuj intervenis en la tribuno, socialdemokratoj povis skribi en gazetoj, kvan-
          kam kun limigoj, kaj ankaŭ povis paroli ĉe publikaj kunvenoj, kvankam subriske.
          La “leĝistoj” konsideris ke tiu situacio estis bona lernejo en kiu la laboristklaso prepar-
          iĝus por travivi la provon de burĝa respubliko, ĉar estis antaŭvidite ke antaŭ ol la pro-

          letaro kaptos la potencon ĝi devos trairi tiun vojon. Sed ĉar temis pri leĝigo de la par-
          tio, ne estis kialo konservi la eksterleĝan organizon. Do, la eksterlanda organizo devus
          malaperi, oni devus likvidi ĝin. Tial estis nomitaj “likvidistoj” la subtenantoj de tiu

          tendenco. Pleĥanov parolis malkaŝe kontraŭ la “likvidistoj” gvidataj de Potresov. La pli-
          multo el la menŝevikaj gvidantoj eksterlande, Martov, Dan kaj Akselrod, inter aliaj, sin
          tenis favore igi laŭleĝan la frakcian gazeton kiun ili demarsis. Lenino, kiu post la ĉes-
          igo de sia gazeto tute dediĉis sin al sia laboro kiel kundirektoro de la partia gazeto,
          senkompate atakis la likvidistojn, kio denove proksimigis lin al Pleĥanov.

          Sed lia situacio ne estis bona. Li ne havis alirecon al la monrimedoj, kiujn li antaŭe ha-
          vis, kiuj estis blokitaj de la germanaj socialdemokratoj al kiuj li konfidis ilin. Li ne povis
          trovi eldonejon por sia libro. Rusiaj gazetoj kaj revuoj malfacile akceptadis liajn artiko-

          lojn, pensante ke lia kunlaboro estus tiam tro kompromita. Per unu el liaj leteroj al sia
          patrino li nevole aludis siajn primonaj malfacilaĵoj. Sinjorino Ulianov kortuŝita sendis
          al li kelkcenton da rubloj el ŝia modesta vidvinpensio, kiu de antaŭlonge ne plu respon-
          dis al la vivkosto. Ĉiuj ĉi tiuj komplikaĵoj influis lian ĝeneralan animstaton. Li iĝis

          morna, distrita, kaj foje suferis je forgeso kiu surprizis tiujn ĉirkaŭ li. Li forgesadis sen-
          di leterojn kiujn lia edzino konfidis al li. La noktoj ne estas kompataj al li; li suferadis
          je sendormeco. Li suferis kontinuajn kapdolorojn.
          Tia estis la animstato de Lenino kiam li interkonatiĝis kun Innesa Armand, (Inés). Ŝi

          estis franca, filino de la aktoro nomita Stéphen. Ŝi estis adoptita de onklino kiu laboris

                                                             65
   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70