Page 66 - heleco-100
P. 66
kiel dommastrino de riĉa moskva industriisto. Ŝia restado en la Armand-familio
kulminis per ŝia edziniĝo al la filo de la domo. En 1905 ŝi forlasis sian komfortan
vivon kiel juna burĝulino kaj ĵetis sin en la revolucian aktivadon. Deportita al
Arkangelsko en 1907, ŝi elmigris en 1909, postlasante sian edzon kaj tri geinfanojn en
Rusio, kaj post mallonga restado en Bruselo ŝi translokiĝis al Parizo en 1910.
Lenino tuj akceptis ŝin en sian intimecon kaj ŝi iĝis unu el liaj plej proksimaj kunlabor-
antoj. Ĝis tiam li traktis nur kun aktivistinoj kiuj ne volis scii ion alian ol ties devojn al
la partio kaj la revolucio. Nun li estis antaŭ virino. Aktivistino, Inés ja estis same aŭ
eĉ pli ol la aliaj inoj, sed ŝi havis ankaŭ tre ampleksan kulturon kaj personan ĉarmon,
kiuj al la aliaj tute mankis. Ŝi ŝajnis travivi la vivon radianta, spiranta feliĉon, kaj tamen
ŝia sano estis delikata kaj ŝi estis senespera de la kuracistoj. Ŝi ŝajnis hasti ĝui sian vi-
von kiel eble maksimume. Lenino igis ke Inés eniru en la trimembran estraron de la
bolŝevika grupo eksterlande, kaj ene de ĝi ŝi rapide eklipsis siajn kolegojn.
Printempe de 1911, Lenino imitis la iniciaton de Bogdanov kaj kreis marksisman lern-
ejon en vilaĝo apud Parizo; Inés plene sin dediĉis al tiu tasko. Samkiel en Capri, estis
proksimume dek du junaj laboristoj el Rusio, kaj samkiel en Capri, estis policisto inter
ili. Lenino instruis pri politika ekonomio, agrara problemo, teorio kaj praktiko de scienca
socialismo. Zinovjev kaj Kamenev (historio de la socialdemokrata partio). Inés,
organizis la praktikan laboron: luis domon en la vilaĝo kaj organizis kantinon kaj loĝ-
ejon por la studentoj. Lenino kaj lia edzino ekloĝis tre modeste en laborista domo
kaj manĝadis en la lerneja kantino. Post la klasoj, instruistoj kaj studentoj iris al la
kamparo por spiri la vesperan dolĉecon. Ili kuŝiĝis kaj ĝuis la nostalgiajn kaj tene-
rajn kantojn de unu el la studentoj. Li estis la policisto de la grupo.
Eĉ se la politikaj luktoj kaj polemikoj estis damaĝaj al la sano kaj animstato de Lenino,
li ne kapablis eviti ilin. La lukto kontraŭ likvidistoj kaj trockistoj reestiĝis tuj kiam li
revenis al Parizo. Denove li troviĝis mergita en la tasko kunvoki komitat-kunsidojn,
trafi menŝevikan reziston, organizi partian Konferencon, frenezan korespondadon kun
bolŝevikoj en Rusio, kiu interrompiĝis kiam iuj el ili estis arestitaj far la polico, kaj
reigita kiam ili eskapis el Siberio... Fine stariĝis la fama Praga Konferenco, kiu estis
destinita iĝi la lulilo de la bolŝevika partio. La merito apartenas al tri kaŭkazanoj,
inter ili Stalino, kiu, arestita fine de 1911, ne povis ĉeesti la kunvenon.
La Konferenco komenciĝis la 19-an de januaro de 1912 kaj daŭris 12 tagojn. Sed parto-
prenis en ĝi malmulte pli ol tiuj plej proksimaj al Lenino. La koncepto de partio, kiun
Lenino havis enmense, kaj kiu estis reflektita en la dokumentoj aprobitaj de la Konfe-
renco, lasis ĉiujn neleninismajn tendencojn ekster la Rusia Socialdemokrata Partio. Kom-
preneble, Lenino restis sola kun sia eta frakcio de bolŝevikoj, kiuj ankoraŭ ne forlasis
lin. El la menŝevikoj nur unu estis tute je lia dispono. En la sesioj de la Konferenco tiu
ulo esprimis tian fervoron kaj konvinkon ke Lenino petis al li prezenti sian kandidat-
econ en la sekvaj leĝdonaj elektoj. Li nomiĝis Roman Malinovskij kaj estis registrita en
la listo de kunlaborantoj de la polico sub la nomo “Tajloro”.
Trockistoj, menŝevikoj, bundistoj, latvoj, vperjodistoj, pleĥanovistoj... ĉiuj atakis la “ban-
don” de la “uzurpanto” Lenino. Laŭ iniciato de Trockij okazis kunveno de ĉiuj grupoj,
66