Page 67 - heleco-100
P. 67
kiuj kondamnis kaj agis, en Rusio kaj eksterlande, kontraŭ la lenin-
istoj. Lenino kruele suferis, liaj aferoj iris malbone. De Prago, Le-
nino iris al Berlino por repreni la monon kiun li komisiis al Clara
Zetkin. Ŝi persone tre simpatiis al li, sed ne kuraĝis transdoni ĝin
al li sen antaŭe konsulti la “kundeponanton”, Kautsky, kiu kon-
traŭis. La kampanjo de Trockij en la germana socialdemokrata ga-
zetaro estis efika. Tiu rifuzo metis la novan Centran Komitaton en
kritikan situacion. Krome la leninistoj el Rusio ŝajnis forgesi la
promesojn kiujn la delegitoj en Prago faris al Lenino. Stalino,
kiu laŭ la plano de Lenino devis organizi la eldonadon de bolŝe-
vika gazeto en Sankt-Peterburgo, ne donis vivsignojn.
Kaj jen, en tia situacio, la dom-posedanto anoncas al Lenino ke la
luo-prezo plialtiĝos. Li finfine enuiĝis pri Parizo kaj decidas iri
vivi en la antaŭurbojn, en Fontenay-aux-Roses. “Estos pli bone
por nia sano kaj ni ankaŭ estos trankvilaj”, li skribis al sia patr-
ino la 7-an de aprilo.
Dume Stalino forfuĝis el Vologda, lia loko de deportado, kaj pre-
zentiĝis en Sankt-Peterburgo. Organizi la eldonadon de gazeto en
la ĉefurbo de la Imperio ne estis simpla afero, ĉefe se la iniciatinto
de la tasko devus vivi kaŝite. Stalino senhezite dediĉiĝis al la
organizado de la gazeto PRAVDA. Tia estis la nomo de la iama
gazeto de Trockij, kiu pro manko je mono devis suspendi ĝian
eldonadon. Oni decidis ke oni sekvos la direktivojn de Lenino, kiu
respondecus pri la ideologia linio de la gazeto. La unua numero
aperis la 22-an de aprilo (rusa kalendaro). La sekvan tagon Sta-
lino estis arestita kaj denove li estis deportita. Kiam Lenino
eksciis pri la apero de PRAVDA, tre ĝoje li decidis iri loĝi en
Krakovo, malnova pola urbo proksima al la rusia landlimo.
Zinovjev kaj Kamenev sekvis Leninon al Krakovo kaj komencis
verki, laŭ lia inspiro, artikolojn por PRAVDA. Sed la gazeto “ne
iris bone”. Estis klare ke demarŝis ĝin uloj al kiuj mankis aŭtori-
tato kaj sperto. Ja, Stalino ne bone elektis la redakcian teamon.
Ĉi tiu restis senkontrole kiam li estis arestita. La unua redakcia se-
kretario, tre mallerta, estis anstataŭita de la juna studento Molotov.
Sed la artikoloj, kiujn la gazeto dediĉis al la baldaŭa balotado,
evitadis la atakojn kontraŭ la menŝevikoj, kaj eĉ ne menciis la
vorton “likvidistoj”. En Sankt-Peterburgo oni legadis la leterojn
de Lenino indikante al Molotov la sekvendan linion, sed oni daŭre
agadis kontraŭ lia opinio. Lenino sentis veni danĝeron: liadorse
estis elkovita interakordo kun la menŝevikoj. Ne fidante je liaj
korespondantoj en Sankt-Peterburgo, Lenino sin turnis al Inessa
Armand, kiu restis en Parizo. Li decidis sendi ŝin al Rusio por
67