Page 68 - heleco-100
P. 68
plibonigi la aferojn. Inés tuj alvenis. Dum tutaj du tagoj Lenino plenigis ŝian kapon per
instrukcioj kaj rekomendoj. Post tio ŝi transpasis la landlimon sub falsa nomo. Estis
trafa decido. Inés faris bonan laboron. Dank' al ŝi, la laboristoj estis informitaj pri la
rezolucioj de la Praga Konferenco, kaj la ĉefurba Komitato entreprenis energian
batalon kontraŭ la likvidistoj. Post kvar semajnoj da laboro kun febra ardo, Inés estis
arestita du tagojn antaŭ la balotado. Sed la esencaj taskoj jam estis faritaj. Krome tiam
Stalino sukcesis denove eskapi kaj reiris al Peterburgo. La senditino de Lenino estis
prilaborante la grundon por li. La balot-batalo sekvis de tiam sub lia impulso kaj
finiĝis kun la elekto de la bolŝevika kandidato, la metalurgiisto Badaev.
En Moskvo triumfis Malinovskij. Ricevinte la investon de Lenino en Prago, li atingis
ankaŭ tiun de la direktoro de la polica departemento. La balotado donis 13 deputitojn
al la Socialdemokrata Partio: sep menŝevikoj kaj ses bolŝevikoj. La menŝeviko Ĉeidze
estis nomumita prezidanto, kaj la bolŝeviko Malinovskij, vicprezidanto. Tiu lasta estis
komisiita de liaj kolegoj legi la kolektivan deklaron nome de la grupo en la parlamenta
tribuno. Tiun deklaron estis antaŭe komunikita de Malinovskij al la polica direktoro,
kiu indikis al sia kunlaboranto la paragrafojn kiujn li devus delasi el la legado.
Daŭre estis problemoj en la redakcio de PRAVDA. La financa situacio malpliboniĝis.
La magra enspezo, kiun oni atingis, apenaŭ sufiĉis por pagi la monpunojn kiujn la Reg-
istaro trudis je la plej eta preteksto. Fine oni eĉ suspendis “provizore” la pagon de la
salajro de Lenino, kio metis lin en ege malfacilan situacion. Lenino plendis al Sverdlov,
kiu tiam estris la redakcion. Sverdlov entreprenis plibonigi la aferojn en la redakcio.
Lia interveno estis fruktodona, ĉar la sekvan 21-an de februaro Lenino skribis al la
PRAVDA-redakcio leteron gratulante pro la plibonigo de la gazeto. Kiam li skribis tiun
leteron li ankoraŭ ne sciis ke Sverdlov, perfidita de Malinovskij, ĵus estis arestita denove.
Post dek kvin tagoj estis la vico de Stalino. Ambaŭ estis senditaj al Siberio, kaj ĉi-
foje estis bone garditaj ĝis la revolucio de 1917.
La gvidado de la gazeto estis asignita al Kamenev, kiu povis reveni al Rusio laŭleĝe
sub amnestio promulgita de caro Nikolao la 2-a festante la tricentjariĝon de sia dinastio.
La laboro de Kamenev plene kontentigis Leninon. Printempe de 1913 Krupskaja estis
malsana. Lenino decidis konduki ŝin al Svisio por konsulti kuraciston pri kiu li havis
bonajn referencojn. Post instali ŝin en kliniko en Berno, li translokiĝis al Zuriko, Ĝene-
vo kaj Laŭzano, prelegante ĉie pri la temo de naciecoj, kiu estis aktuala tiam kaj, krome
tio permesis al li, iomgrade, reakiri la elspezojn de la vojaĝo. La kuracado iris bone.
Krupskaja intencis pasigi duonmonaton en la ĉirkaŭaĵo de Berno por fini sian konva-
leskon, sed telegramo de Zinovjev urĝe vokis Leninon kaj ili rapidis reveni. La afero
estis ke la Registaro ĵus malpermesis la eldonadon de PRAVDA. Sed ĝi tuj reaperis,
apenaŭ kamuflinte sian nomon kaj sen ŝanĝi ion pri sia prezento.
Pli grave estis alfronti la kontraŭdirojn ene de la grupo de socialdemokrataj parlament-
anoj en la Dumao. La menŝevikoj profitadis sian magran plimulton super la bolŝevikoj
por nuligi ĉi ties parlamentan agadon. Ambaŭ frakcioj formis komunan parlamentan
grupon, kaj pro sia minoritato la bolŝevikoj estis devigitaj apogi menŝevikajn iniciatojn
kaj voĉdoni kun ili. Tiu ĉi situacio estis neakceptebla por Lenino. Li volis garantii
sian propran parlamentan reprezentantaron.
68