Page 69 - heleco-100
P. 69
Estis kunvokita Konferenco en Poronino por la 23-a de septembro (rusa kalendaro). Krom
la bolŝevikaj deputitoj kaj membroj de la Centra Komitato ĉeestis reprezentantoj de la
ĉefaj lokaj organizaĵoj. Kelkaj polaj socialdemokratoj estis invititaj partopreni en la
debatoj. Kiel kutime, Lenino deziris kunvoki novan partian Kongreson, kiu sankcius
la decidojn de la Konferenco. Vere, la definitiva rompo inter la du frakcioj: menŝe-
vikoj kaj bolŝevikoj estis ĉiam pli evidenta. La Konferenco finiĝis la 1-an de oktobro. La
bolŝevikaj deputitoj revenis al Sankt-Peterburgo kun projekto de deklaro, ellaborita
de Lenino, kiun ili devis adresi al siaj menŝevikaj kolegoj. Meze de la Konferenco
alvenis Inés Armand al Poronino. Ŝi eliris la malliberejo grave malsana je tuberkulozo,
sed konservante sian tutan entuziasmon, sian tutan ĝojon por vivi kaj agi.
De Poronino, Inés sekvis Leninon al Krakovo. Sed la trankvila vivo en tiu provinca urbo
ne plaĉis al ŝi. Ŝi diris al Lenino ke ŝi decidis fari serion da konferencoj en la ĉefaj urboj
de Eŭropo kie estis bolŝevikaj grupoj kaj poste ekloĝi en Parizo por alpreni la direkton
de la Centra Buroo de la bolŝevikoj eksterlande. Lenino lasis ŝin foriri: li anticipe
kalkulis je la valoraj servoj kiujn Inés Armand povus havigi al li en tiu rolo.
En la Dumao, la disiĝo en la socialdemokrata grupo plenumiĝis. La menŝevikoj
rifuzis la ultimaton de Lenino. Naskiĝis la bolŝevika parlamenta frakcio. Ĝi
nomumis Malinovskij-n prezidanton. Ĉi tiu ne ŝajnis tute feliĉa malgraŭ esti levita al la
pinto. Malhelaj antaŭsentoj agitis lin de antaŭ kelke da tempo. La ŝanĝo kiu okazis en li
jam surprizis liajn kamaradojn en Poronino. “Li ebriiĝis ĉiunokte”, Krupskaja skri-
bas, “kaj ploradis kaj plendadis pri la malfido de siaj kamaradoj”. La vero estis ke li
timis pli kaj pli. Li timis ke lia subtila ludo estus malkovrita kaj tremis pri ebla
denunco. Sed Lenino daŭre fidis je li kaj prenis lin kiel kunulon al socialdemokra-
taj kongresoj eksterlande, en kiuj li tiam partoprenis.
La politika kariero de Malinovskij havis sufiĉe groteskan finon. La polico mem igis lin
eksiĝi de lia parlamenta funkcio en la Dumao. Oni konsideris ke liaj servoj de fojfoja
denuncado de bolŝeviko ne kompensis la damaĝon kiun li faradis al la cara monarkio
ekscitante la revolucian spiriton de la amasoj per sia brila parlamenta agado. Oni ordo-
nis al li prezenti sian demision kiel deputito al la prezidanto de la Dumao kaj malaperi.
Li ricevis kompenson je 6.000 rubloj kaj pasporton eksterlanden. Li obeis.
La stranga konduto de Malinovskij estigis surprizon kaj konsternon en la bolŝevikaj
vicoj. Neniu komprenis kio estis okazante, kaj li rifuzis doni klarigojn. Lenino estis ple-
ne ŝokita. Li pensis ke la malfeliĉulo tute perdis la menson. Poste, alvenis maltrankvil-
igaj informoj. Estis indicoj de la rilatoj de Malinovskij kun la polico. Ŝajne la bolŝevikoj
havis sian propran informanton ene de la polico. La burĝa presaro ĝojis, kaj la
menŝevikoj multe pli. Ili ĝojis tiom multe kaj tiel bone ke Lenino fine imagis ke la tuta
afero estis enscenigo organizita de la menŝevikoj. Sed la vero estis ke ĝi havis tro
da eĥo kaj estis neeble sufoki ĝin. Oni decidis krei enket-komisionon, en kiu parto-
prenis Lenino kaj Zinovjev. La afero tute absorbis Leninon, sed li tamen estis konvink-
ita ke kvankam Malinovskij faris dizertan agon, kiu meritus punon, li ne estis perfidulo.
La komisiono venis al la konkludo ke estis neeble pruvi la perfidon de Malinovskij
kaj Lenino rekomendis ke li iru ien por igi sin forgesita. Estis la monato junio de 1914.
69