Page 70 - heleco-100
P. 70
Lenino, ĉar la rusia-japania milito kondukis al la revolucio de 1905, esperis ke nova mi-
lito favoros alian revolucion, kaj li ne vidis alian manieron atingi tiun celon. Se lia kri-
terio ĝustas, malfeliĉan destinon atendas nia homa speco, ĉar ni estas malproksime de
la celo de la socia liberigo, kaj la vojo por atingi ĝin, kiun proponas la teorio de
Lenino, estas plej nedezirinda. Sed li esperis ke la socialistaj partioj de la 2-a Internacio
gvidos la revolucion okaze de milito kaj pri tio li tre eraris.
Post la atenco de Sarajevo kaj la ultimato de Aŭstrio al Serbio, Lenino komprenis ke
milito iĝis neevitebla. La 1-an de aŭgusto, Germanio deklaris militon kontraŭ Rusio.
Oni supozis ke same faros Aŭstrio, ĝia aliancano. La rusianoj haste eliris el la lando.
Ekzistis danĝero ke kiam oni ekmilitos, ĉiuj estos arestataj. Lenino kaj Krupskaja tiam
estis en Poronin, sed la edzino de Zinoviev estis grave malsana, kaj Lenino ne volis
forlasi sian kamaradon kaj restis en Poronin.
La 4-an de aŭgusto, en la kunsido de la Reichstag, la germaniaj socialdemokrataj deput-
itoj unuanime voĉdonis la militkreditojn. La indigno kiu ekkaptis Leninon kiam li tion
eksciis, estis enorma; li ekkriis: “la Dua Socialista Internacio mortis”. Kaj venis novaj in-
formoj kiuj pliigis lian furiozon: en Francio kaj Belgio liaj socialdemokrataj kamaradoj
faris same kaj eĉ partoprenis en la Registaro. Pleĥanov deklaris sin favora al Francio kaj
kondamnis la germanian barbarecon. Tiel, unu post alia, la lideroj de la Internacio perfi-
dis la aferon de la proleta solidareco. Lia devo tuj aperis klara al Lenino: li devos
denunci tiun perfidon al la monda proletaro kaj konfuzi la dizertintojn.
Sed antaŭe li devis alfronti alian pli urĝan problemon. Li estis arestita, kiel suspektito
pri spionado, far la aŭstria polico de tiu zono de suda Pollando, kiu tiam estis parto de
la aŭstro-hungara imperio. Post dek du tagoj en malliberejo, li estis rajtigita forlasi Aŭs-
trion. Post lia liberiĝo, Lenino revenis el Poronin al Krakovo por aranĝi siajn aferojn
kaj prepari la forvojaĝon al Svislando. Mono ne mankis. La patrino de Krupskaja estis
lasttempe heredinta proksimume 4.000 rublojn el fratino mortinta en Rusio. Sed la mono
estis deponita en banko kaj al Lenino estis malfacile retiri ĝin per makleristo, kiu rete-
nis duonon de ĝi kiel komisiono.
70