Page 71 - heleco-100
P. 71
Post unu semajno da peniga vojaĝo tra militanta lando, Lenino, lia edzino kaj lia bopatr-
ino alvenis al Berno la 5-an de septembro. Li ĵus travivis monaton destinitan lasi
neforviŝeblan spuron en la venontaj jaroj. Tiu monato de aŭgusto 1914 estis kiam li plene
konsciis pri la historia misio kiu estis destinita al li, kaj kiam li mezuris ĝian amplekson.
La mondo kiun li konis, kolapsis antaŭ liaj okuloj. Kien ajn li rigardis, li vidis nenion
krom ruinon, tristajn restaĵojn de pasinteco. Li estas tute sola meze de tiu senhelpa
homaro kaptita de milita febro, parolanta konfuzan novan lingvon. Ne nur la situacio
ŝanĝiĝis, sed li ne sciis per kia armilo batali. La sanktaj devizoj de la pasinta tempo:
kuniĝo kaj frateco de la proletoj de ĉiuj landoj, estis deklaritaj mortaj, neniigitaj.
Anstataŭe, venis imperativa slogano: defendo de la patrujo en danĝero. Ĉu patrujo?
Kiu patrujo? Ĉu tiu de la kapitalistoj, tiu de la subpremantoj de la laborista klaso?
Malsaĝaj kaj krimaj vortoj, pensas Lenino. Kaj tamen, eĉ ene de siaj propraj trupoj es-
tas emo iri kun la fluo. Fluo kiu minacas subakvigi lin kaj neniigi lian tutan vivlaboron.
Sed meze de tiu deliro de frenezuloj, li restas firma, senŝanceliĝa en siaj pozicioj,
luktante kontraŭ la deĉenigita ŝovinismo, levante la flagon de la socia revolucio, plene
konvinkita ke en mondo blindigita je malamo kaj pasio nur li vidas klare kaj konas
la vojon kiu kondukos la proletaron al sia fina venko.
La 6-an de septembro, kune kun Krupskaja kaj de la geedzoj Zinoviev, Lenino ĉeestis
asembleon de la bolŝevikoj en Berno: deko da homoj entute. Kiel antaŭzorgo, la kun-
sido okazis en arbaro ĉirkaŭ Berno. Tagordo: unu sola afero: teniĝo fronte al milito.
Lenin klarigis ke la milito havis klaran karakteron je imperiisma, burĝa milito. Ĝia celo
estas la konkero de novaj fremdaj merkatoj kaj kolonioj de konkuranta ŝtato. Ĝia celo
estas ĵeti salajrajn sklavojn de unu lando kontraŭ alian kaj igi ilin morti por la interesoj
de la kapitalistoj de iliaj respektivaj landoj. Voĉdonante la militkreditojn, la germaniaj
socialdemokratoj perfidis la socialismon. Same perfidaj estis la estroj de la francia kaj
belgia proletaro enirante en burĝajn registarojn. Tiu perfido de plimulto el la gvidantoj
de la Dua Internacio signifas ĝian ideologian fiaskon. Tio estas la rezulto de la domin-
ado de etburĝa oportunismo ene de ĝi.
La taskoj kiujn li formulis estis senkompata kaj decida lukto kontraŭ la grandrusia kaj
monarĥa ŝovinismo, kaj intensa propagando inter la soldatoj de la militantaj armeoj,
petante al ili direkti siajn armilojn ne kontraŭ siaj fratoj, salajraj sklavoj kiel ili, el la
aliaj landoj, sed kontraŭ siaj propraj registaroj kaj la partioj subtenantaj ilin; denunco
kaj kondamno antaŭ la amaso da laboristoj de la gvidantoj de la Internacio, kiuj perfi-
dis la socialismon... Surbaze de tiuj ideoj, Lenino formulis siajn famajn tezojn pri la im-
periista milito, destinitajn iĝi la resumo de la estonta monda komunismo. Li faris la unuan
paŝon laŭ la vojo, kiu kondukos lin al lia destino.
La publikigo de PRAVDA ĉesis en oktobro de 1913, per ĝia numero 32. Lenino decidis
revivigi ĝin. La 33-a numero aperis en novembro. Necesis reaktivigi ĝiajn disvastig-
retojn. La ligo kun Rusio restis necerta. La Centra Komitato fakte ne ekzistis kiel en-
landa organizo. Ĉiuj ĝiaj rusiaj membroj estis en Siberio. PRAVDA estis definitive mal-
permesita far la Registaro je la ek-militado. Estis Kamenev kiu, kune kun la kvar bolŝe-
vikaj deputitoj, direktis la aferojn de la partio en tiaj malfacilaj cirkonstancoj. En no-
71