Page 72 - heleco-100
P. 72

vembro Kamenev estis arestita kune kun ĉiuj bolŝevikaj deputitoj. Oni trovis kopion de

      la tezoj de Lenino sur ili ĉiuj. Ili ĉiuj estis deportitaj.
      Lenino volis kunigi la bolŝevikojn, disigitajn tra Eŭropo, en homogenan kaj disciplin-
      itan organizon, kun Plenuma Komitato kiu alprenus ĉiun aŭtoritaton kaj havus sian ĉef-
      sidejon en Berno, proksime de li. Tian taskon plenumis, per sia kutima diligento,

      Krupskaja, helpita de Inessa Armand, kiu haste aliris al Ĝenevo tuj kiam ŝi eksciis,
      ke Lenino estas tie. La Konferenco aranĝita por debati tiun organizadon komenciĝis
      la 27-an de februaro 1915 kaj daŭris ses tagojn. Ĝi tute centriĝis sur la informo,

      redaktita de Lenino, pri la agado kiun oni devus adopti rilate al la milito.
      Lenino postuladis: sisteman revolucian propagandon favore al la transformo de la imperi-
      isma milito en civilan militon per revolucia agado de la laboristaj amasoj kontraŭ
      “ties” registaro kaj “ties” burĝaro same kiel per la kunfratiĝo de la soldatoj de la milit-

      antaj armeoj, senkompatan lukton kontraŭ internacia oportunismo, kreadon de kaŝaj
      organizaĵoj destinataj al tiu tasko kaj disvolviĝo de kontraŭleĝa laboro paralele kun
      ĉiuj leĝaj eblecoj, devon por ĉiuj veraj revoluciaj socialdemokratoj ne kontentiĝi

      kun “deziro” je malvenko de siaj respektivaj registaroj sed ankaŭ kontribui al ĝi per
      agoj, batali kontraŭ malkuraĝa pacismo kaj kontraŭ propagando favore al “demokratia
      paco”, subtenon per ĉiuj rimedoj por la rajtoj de subpremataj popoloj atingi sen-
      dependecon disigante sin de siaj subpremantoj, agnoskon de la principo de la Unuiĝ-

      intaj Ŝtatoj de Eŭropo kiel etapo survoje al la konstruado de nova Eŭropo, persist-
      ante preparlaboron por krei Trian Internacion liberan de ajna oportunismo.
      Estis elektita gvida komitato. Inter la kvin membroj kiuj konsistigis ĝin estis Krupskaja,
      Inessa kaj la edzino de Zinoviev. Lenino jam havis regule konstituitan revolucian

      organizon, subgvide de laŭleĝa estraro, kun sia centra pres-organo. Kun tiu subteno li
      povis aperi sur la internacia areno. Li turnis sin unue al la neŭtraluloj. Fine de septem-
      bro de 1914, eksciinte ke la italiaj kaj svisiaj socialistoj kunvenos en Lugano por provi

      proteston kontraŭ la milito, li estis sendinta al ili siajn sep tezojn. Tiu iniciato tiam pasis
      preskaŭ nerimarkita kaj donis nenian rezulton. Li ankaŭ provis kontakti kun la social-
      demokrataj svedinoj, nederlandinoj, svisinoj, francinoj, anglinoj kaj germaninoj...  La
      teksto de la tezoj havis ioman disvastiĝon sed ne donis tujajn rezultojn.

      En marto, semajnon post la kunveno de la bolŝevikaj sekcioj en Berno, okazis en tiu
      sama urbo la Internacia Virina Konferenco: kompreninte ĝian gravecon, en kiu unua-
      foje dum la milito kunvenus reprezentantinoj de la socialistaj organizaĵoj de la mal-
      amikaj landoj, Lenino sendis delegacion: lia edzino, la edzino de Zinoviev, Inessa

      Armand kaj du aliaj aktivulinoj. La rezulto estis sufiĉe malbona. La anglinoj, la germ-
      aninoj, la francino (estis nur unu), la menŝevikaj rusianinoj kaj la neŭtralinoj konsentis
      adopti rezolucion kiu, eĉ kondamnante la militon, fidis je la Dua Internacio por re-

      komenci la socialistan laboron post la milito. La bolŝevika delegacio elparolis kontraŭ
      tia oportunista teniĝo kaj prezentis sian propran rezolucion, kiu estis preskaŭ unu-
      anime malakceptita. La sekvan monaton, en la Internacia Junulara Konferenco, Inessa
      sukcesis varbi kelkajn adoleskantojn al la bolŝevika afero sed sen sukcesi forlasi la

      limojn de la strikta minoritato en kiu la partio kiun ŝi reprezentis estis enŝlosita.
                                                         72
   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77