Page 73 - heleco-100
P. 73
Baldaŭ post la Junulara Konferenco, iuj francaj partoprenintoj proponis al Lenino la
kreadon de revuo en kies demarŝado partoprenus li kaj Zinovjev kun la geedzoj Boŝ
Piatakov, kiuj liverus la monrimedojn. Ili interakordis kaj elektis la titolon: La Komun-
isto. Estis la unua fojo ke Lenin uzis tiun vorton por titoli gazeton. Poste li feriis al
la montoj, al Sorenberg. Krupskaja ree malsanis. En marto estis forpasinte ŝian
patrinon. Inessa baldaŭ reunuiĝis kun ili.
Dume, la eŭropa konscienco komencis vekiĝi post dek monatoj da buĉado. Kelkaj social-
demokrataj gvidantoj parolis kontraŭ la milito. Trockij, kiu venis por ekloĝi en Parizo,
ne ĉesas ripeti en sia ĵurnalo Naŝé Slovo (Nia Vorto): “Ni batalu por paco”. Oni ekpensis
pri organizado de Konferenco de la Internacio por debati la pozicion pri la konflikto.
Sed ŝajne oni provis forlasi Leninon for de la afero. Li interpretis tion en la senco,
ke la “turno” de Kautsky, Bernstein kaj ceteraj konfirmis ke la amasoj komencis
eskapi de ili kaj ke ili devas turni sin maldekstren por daŭre trompi tiujn.
Fine Lenino estis invitita sendi peranton al la prepara kunveno okazonta la 11-an de
julio. Li sendis Zinovjevon. Kunvenis 7 homoj. Zinovjev estis minoritato en tiu menŝevik-
mensa grupo kaj vidis ĉiujn siajn proponojn malakceptitaj. Tiam Lenino komencis batali
por altiri “verajn maldekstrulojn” al la Konferenco. Inter liaj kunlaborantoj en tiu tasko
estis Aleksandra Kollontai, filino de rusa generalo, fervora kontraŭmilitaristino, kiu
forlasinte sian edzon, riĉan inĝenieron, foriris eksterlanden por vivi sian vivon kiel
socialdemokrata aktivulino. Ŝi proponis sin al Lenino kiel informan korespondantinon
por Anglio kaj la landoj de la Skandinava Duoninsulo (ŝi ekloĝis en Oslo) kaj eĉ sendis
al li manuskripton de kontraŭmilita propaganda broŝuro kiun ŝi volis redakti. Lenino
danke akceptis ŝiajn bonajn oficojn. Radek estas nomumita por altiri la germanojn.
Menciindas ankaŭ la latvojn, kiuj sendependiĝis el la rusa partio en 1906, kaj pro tio
rajtis partopreni en la Konferenco. Lenino sukcesis renovigi bonajn rilatojn kun ili
en januaro de 1914, dum la Brusela Kongreso.
Lenino iris al Berno du tagojn antaŭ la malfermo de la Konferenco kaj provis altiri deleg-
itojn. “Dum horoj li diskutis kun iuj favore al la Tria Internacio, al la deklaro de la
amasoj kontraŭ la milito. Tiuj klopodoj ne estis vanaj. Li sukcesis arigi ĉirkaŭ sin, kune
kun Radek, unu latvon, unu svison kaj unu germanon. La agado de Kollontai atingis la
subtenon de du junaj skandinavoj. Kun Lenino kaj Zinovjev estis ok homoj. Tiele
formiĝis la “zimmerwaldan-maldekstro”, pri kiu oni tiome parolos poste. Ĝi devis sin
prezenti al la Konferenco kun difinita, ellaborita, diskutita kaj alprenita programo,
kun propraj projektoj de deklaroj, rezolucioj ktp. Lenino antaŭvidis tion kaj hastis
prizorgi ĝin. En la antaŭkunveno de la grupo, okazinta la 4-an de septembro (la
antaŭtagon de la Konferenco), Lenino legis sian projekton. Ĝi tekstis jene:
La socialistoj ne trompos la popolon kun espero de proksima, daŭra, demokratia paco
ebla sen la nuligo de la nunaj registaroj. Nur socia revolucio kondukas al paco kaj liber-
eco de nacioj. La imperiista milito malfermas la epokon de la socia revolucio... La devo
de la socialistoj estas, do, ne disdegni iun ajn el la laŭleĝaj disponebla rimedoj, prilumi
la revolucian konscion de la laboristoj, tiri ilin en la internacian revolucian lukton,
kaj klopodi transformi la imperiistan interpopolan militon en civilan militon de la prem-
73