Page 74 - heleco-100
P. 74
atoj kontraŭ iliaj subpremantoj, la militon de ekspluatado de la kapitalistoj en konkeron
de la politika potenco fare de la proletaro kiu konduku al la realigo de la socialismo.
Tiu teksto ŝajnis tro forta al kelkaj anoj de la grupo. Fine oni konsentis prezenti alian
malpli radikalan preparitan de Radek. La Konferenco okazis en Zimmerwald, vilaĝeto
situanta proksimume dek kilometrojn el Berno. Tridek ok delegitoj reprezentis dek-unu
landojn. Inter la rusianoj estis du bolŝevikoj: Lenino kaj Zinoviev, du menŝevikoj:
Akselrod kaj Martov, kaj du socialistaj revoluciuloj, krom Trockij. La batalo estiĝis
pri la projekto de rezolucio prezentita de Radek.
La debato pri tiu teksto estis tre akra; estis fortaj atakoj kaj insultoj inter la kontraŭ-
argumentantoj, kaj en iu momento eĉ oni pretis fizike agresi Leninon. Estis klare ke
la jam fakta rompiĝo ene de la marksisma movado pli trafe esprimiĝis en la realo en
kazoj kiaj la tiama milito, t. e. la milito pli igis evidenta la kontraŭdiron inter la
interesoj de la burĝaro kaj tiuj de la malaltaj klasoj: proletaro, kamparanaro… Fakte,
la teksto de la manifesto aprobita de la Konferenco estis multe pli mola ol tiu proponita
de la sepmembra grupo de Lenino. Ĉi tiu, tamen, konsentis subskribi ĝin por ne doni
al la amasoj bildon de divido en la Socialista Internacio, sed samtempe li publikigis
“deklaron de la maldekstraro” celantan precizigi la teniĝon de lia grupo kaj inspirita de
la principoj prezentitaj kaj malakceptitaj de la Konferenco.
Konante la agadmanieron de Lenino ni bone komprenas ke li ne rezigniĝis al la situ-
acio kaj uzis sian zimmerwaldan grupon por disvastigi sian idearon. Li uzis Inessa-n
por traduki sian pamfleton pri socialismo kaj milito en la francan. En decembro li sen-
dis ŝin al Parizo, kie grupo de sindikatanoj estis ĵus kreinta “Komitaton de Internacia
Agado”. Tiu juna virino sciis tre lerte politike manovri. Ne estis malfacile al ŝi aliĝi al
la Komitato kaj roli kiel teknika konsilistino; sed ŝi ne sukcesis deturni ĝin de la
modera vojo kiun ŝiaj animantoj insistis sekvi. Ŝi venis al la konkludo ke oni devus serĉi
aliajn vojojn, provi agi de malsupre. Inessa agis, do, de “malsupre”. Ŝi estis juna kaj sciis
paroli al junuloj. Estis facile por ŝi venki super la opozicio de la pariza Socialista
Junularo. La rezulto de tio estis ke tiu organizo voĉdonis proponon favore al la Zim-
merwalda maldekstro. Inessa same sukcesis en sekcio de la Mekanika Unio, kiu eĉ
engaĝiĝis aktive propagandi favore al la Zimmerwald-maldekstro. Poste ŝi daŭrigis kun
aliaj laboristaj sektoroj. La fadenoj de ŝia agado etendiĝis al la militaj tranĉeoj.
Franciaj kamaradoj kopiis kaj disvastigis inter la laboristoj la skribaĵojn de Lenino
alvokantaj ilin rifuzi la misgvidajn frazojn pri la defendo de la patrujo, kaj labori
por prepari la mondan proletan revolucion.
Per granda vol-penado, laŭ sia kutimo, Lenino sukcesis regi siajn nervojn dum la tuta
Konferenco, sintenante gaja kaj kun memkontrolo. Nepre necesis ke liaj kontraŭuloj
ne rimarku en li plej etan signon je fizika aŭ morala febleco. Sed post kiam la kunveno
finiĝis, la rezultoj de tiu superhoma streĉiĝo estis nepre sentitaj. Post Zimmerwald, Le-
nino bezonis plurajn tagojn da kompleta ripozo por renormaliĝi kaj akiri novan forton.
Reveninte al Berno, la geparo rekomencis sian ĉiutagan vivon. Por Lenino tio signifis
legi gazetojn, korespondi kun liaj malmultaj tiamaj agentoj, kaj noti en la biblioteko.
Tiam li verkis malmulte. Tamen por Krupskaja la aferoj estas pli komplikaj. Multoblaj
74