Page 75 - heleco-100
P. 75
hejmaj zorgoj devis esti alfrontitaj, kaj preskaŭ ne restis mono. Ŝi provis trovi laboron:
lecionojn, tradukojn aŭ kopiaĵojn, ion ajn... Sed estis malfacile trovi ion tie.
Lenino plene konsciis pri la situacio. Li volus fari ion, sed kion? Li konceptis la ideon
verki pri la afero, tiam aktuala kaj bone pripensita de li dum tiuj monatoj de la milito, de
la imperiismo, lasta etapo de kapitalismo. Tiu libro, intencita por esti eldonata “leĝe” en
Rusio, devis paroli en esotera lingvo kaj kaŝi, sub neŭtrala kaj sendanĝera aspekto, opi-
niojn kiujn la cenzuro konsiderus “subversivaj”. Ne povante akiri en Berno ĉiujn librojn
kiujn li bezonis, Lenino translokiĝis kun sia edzino al Zuriko por labori en la bibliote-
ko, kie li sciis ke li trovos ĉion bezonatan. Estis ankaŭ la fakto ke en Zuriko pli eblis
al li la kontakto kun internaciaj rondoj. Krome, lia edzino sukcesis trovi laboron tie.
Ekzistis helpfonduso en Zuriko por rusiaj elmigrintoj sendistinge de partio. Krupskaja
rolis kiel sekretariino de tiu ento, kun sufiĉe modestaj honorarioj. Sed tio permesis al
ŝi iome malpezigi la ŝarĝon de lia hejma buĝeto. Dum ŝia edzo laboris en la biblioteko,
ŝi pasigis sian tempon en la oficejo.
Baldaŭ ŝi alprenis kroman okupon, kiu ŝajnis interesa. La Fonduso kunlaboris kun la
Komitato por Intelekta Helpo al Militkaptitoj, fondita iniciate de grupo je elmigrintoj.
Tiu Komitato sendadis librojn, gazetojn, ktp al la rusiaj soldatoj kiuj estis en kaptitejoj
en Germanio. Krupskaja partoprenis en tiu laboro, pro la avantaĝoj, kiujn ŝia edzo
atingus je tiuj sendoj. Li pasie priatentis la poŝton alveninta el la kampoj, penante trovi
inter la korespondantoj iujn, kiuj povus propagandi por la revolucia celo. Iun tagon li
trovis leteron de Roman Malinovskij, la iama polica deputito kiu, reveninte al Rusio
komence de la milito, estis sendita al la fronto kaj kaptita de la germanianoj.
Krupskaja kompatis lin kaj sendis al li vestaĵojn kaj provizojn. La ulo respondis ege
dankeme kaj proponis disdoni inter la malliberuloj la gazetojn k. a., sendatajn al li.
Lenino daŭre kredis lin senkulpa kaj eĉ li sendis al li kelkajn kuraĝigajn liniojn.
Malinovskij plen-fervore plenumis sian taskon, kaj fine de 1916 La Socialdemokrato
eldonis gazeton, anoncante ke kamarado Malinovskij pagis, per sia utila agado
inter la kaptitoj, la gravan eraron faritan rezignante kiel deputito.
La milito pludaŭris. La manifesto de la Konferenco de Zimmerwald estis tute senutila.
Ĝia Komisiono kunvokis alian Konferencon, en Kienthal de la 24-a al la 30-a de aprilo
de 1916. Estis kelkaj pli da delegitoj ol en Zimmerwald. Oni debatis jenajn temojn:
1e. Farenda agado por atingi la finon de la milito; 2e. Teniĝo de la proletaro pri la paco;
3e. Agitado kaj propagando en la amasoj kaj en la Parlamento; 4-e Kunvoko de la Inter-
nacia Socialista Buroo. Ĉi tiu lasta temo estis tiu, pri kiu pli akre intervenis Lenino.
Temis pri decidi ĉu la Dua Internacio reviviĝos aŭ ĉu definitiva disigo donos al ĝi mor-
tan baton. Pri la problemo de paco, la Konferenco adoptis rezolucion kiu ne kontentigis
Leninon. Ĝi ŝajnis al li tro ambigua kaj timema. Tiu prezentita de lia maldekstra grupo
diris: La revolucia lukto de la amasoj favore al la socialismo havos kiel celon: la for-
igon de ĉiuj ŝarĝoj per kiuj la imperiismo premas la popolon, ĉefe la ŝuldojn de la Ŝtato;
helpo al senlaboruloj, la alveno de Demokratia Respubliko, la rezigno je aneksadoj,
la liberigo de koloniaj popoloj, la forigo de la landlimoj, la egalrajtigoj de la naciaj
75