Page 76 - heleco-100
P. 76
minoritatoj... La sola ebla programo por la socialdemokratio
estas alvoki la proletaron al tiu lukto kaj organizi ĝin cele al la
decida atako al la kapitalismo. Demetu viajn armilojn, direktu
ilin kontraŭ la komuna malamiko: la kapitalistaj registaroj - tia
estas la pacprogramo adoptita de la Internacio. La Konferenco
rifuzis ĉi tiun tekston, kiu tamen ricevis, krom la dek-ok voĉ-
donojn de la Zimmerwald-maldekstro, kvin novajn voĉojn. Ĉi tio
ŝajnis al Lenin esti bona antaŭsigno.
Zinoviev estis kontenta pri la rezultoj de la Konferenco. Krups-
kaja ne kunhavis lian entuziasmon. Ŝia sano denove malboniĝis,
kaj Lenino, kiu mem sentis sin sufiĉe laca, iris loĝi kun ŝi en la
monton, en tre malmultekosta pensio. Ili pasigis tie ses semajnojn,
ĝis la fino de aŭgusto. Lenino devis pensi pri atingo je mono. Re-
veninte el la feriado, la neceso je mono estis angora. Lenino finis
sian verkon pri la Imperiismo kaj sendis la manuskripton al sia
fratino Maria (Anna estis ĵus arestita denove), kiu estis komisi-
ita loki ĝin ĉe eldonejo kaj samtempe atingi por li ian traduk-
laboron. Li sendis du siajn pamfletojn al Gorkij, kiu revenis al
Rusio post la amnestio de 1913 kaj direktis revuon. Tiu ĉi sendo
sendube kostis al li multe ĉar ekde la afero de la lernejo de
Capri liaj rilatoj kun la verkisto senĉese plimalboniĝis.
La periodo de primona malespero ne daŭris longe, nur kelkajn
semajnojn, sed ĝi tre kontribuis eksciti la jam sufiĉe irititajn ner-
vojn de Lenino. Ĉirkaŭ la 20-an de oktobro, li ricevis leteron de sia
fratino anoncante ke ŝi sukcesis meti en eldonejon lian verkon pri
la Imperiismo kaj akiri de la eldonisto antaŭpagon je kvincent
rubloj. Krome, tiu sama redaktoro konsentis reeldoni lian verkon
pri la agrara problemo. Sciinte tion, Lenino finfine trankvile spiris.
Tri monatojn poste li ricevis kvincent pliajn frankojn kaj, tagojn
poste, la Banko denove pagis al li 808 frankojn.
Per lia verko: La Imperiismo, plejsupera fazo de la Kapitalismo,
Lenino klarigas, ke la epoko de liberkomerca kapitalismo fin-
iĝas, kaj priskribas kiel en la plej progresintaj landoj (ĉefe Britio,
Germanio kaj Usono), la koncentriĝo de la kapitalo estigis gran-
dajn monopolojn kiuj kontrolas tutajn sektorojn de la produkt-
ado. Tiu ĉi parto baziĝas sur la tezoj de Markso pri la leĝoj de
kapital-koncentriĝo. La konkurado en la nova epoko de la kapi-
talismo okazas sub novaj kondiĉoj, en kiuj nur grandaj monopoloj
povas konkuri inter si. La ŝtato ĉesis esti posedaĵo de la tuta burĝ-
aro kaj iĝis regata nur de la monopolismaj sektoroj de la burĝaro.
La ŝtato nun servas nur al la kapitalistoj kun grandaj monopoloj.
76