Page 77 - heleco-100
P. 77
De antaŭ 30 jaroj li “dum 24 horoj ĉiutage”, kiel diris unu el liaj malamikoj, li estis
vivinta nur por la revolucio. La vivo ne havis alian signifon por li. Liaj periodoj de
somera ripozo, liaj krizoj je deprimo post iu fiasko, estis senutilaj provoj eskapi el
tiu sen-ĉesa obsedo en kiu li pasigis sian ekziston. Je lia 45-jaraĝo, lia korpo ĉiam pli
malfacile rezistis la streĉon truditan al ĝi. Cerba streĉiĝo, produktita de la senĉesa
apero de sociaj problemoj naskiĝintaj el terura tempo kiun li devis travivi. Trempita je
la marksisma dogmo, li devis alĝustigi ĝin al novaj, senfine evoluantaj situacioj. La
vojo sekvita de la sociaj aŭ ekonomiaj procezoj ne ĉiam koincidis kun tiu teorie
planita. Tiel li neeviteble venis al la konkludo ke lia laboro estis destinita iĝi plilongiĝo
de tiu de Markso, kaj ke li, Lenino, estas komisiita por suprenporti, tra la sango-
ŝprucita homaro, la neesting-eblan torĉon de la internacia socialismo.
Tial li klopodis intense propagandi kontraŭ la militista imperiismo, ĉefa malamiko tiam.
Lenino pensis ke oni devis kontraŭbatali ĝin ĉiurimede. Al li eblis nur la plumo kaj la
vorto. Sed la ŝancoj kiujn li havis por skribi iĝis ĉiam pli maloftaj. Kaj la vorton li
ne ĉiam povis ĝin uzi sen malfacilaĵoj. Fojfoje li estis invitita paroli en publikaj kun-
venoj de svisianaj socialistoj, sed ĉar li devis paroli en fremda lingvo, li ne kapablis trudi
sin al la publiko, kiu cetere preskaŭ ĉiam ricevis kun malvarma suspekto liajn admo-
nojn al interna milito por liberigi la mondon el la kapitalismo kaj la imperiismo. Li provis
organizi privatajn kunvenojn en eta kafejo. Ĉirkaŭ kvardek homoj ĉeestis la unuan, el
kiuj duono estis svisianoj. Multe malpli venis al la sekvaj du. Je la kvara fojo restis eĉ ne
unu svisiano. La rusianoj kaj poloj kiuj iris, ŝerce disiĝis, kaj la provo estis forlasita.
Krupskaja atestis pri la efiko de la seniluziiĝoj kaj malfeliĉoj kiujn la jaro 1916 alportis
al Lenino. Ŝi raportis ke li neniam montris pli malbonan kaj pli necedeman humoron
ol dum la lastaj monatoj de 1916 kaj la unuaj de 1917. Li havis diferencojn de opinioj
kun Roza Luksemburgo, Radek, la nederlandanoj, Buĥarin, Kollontai, kaj eĉ kun
sia fratino Anna... Kiam Maksim Gorkij, dezirante faciligi la laŭleĝan publikigon de la
libro de Lenino pri Imperiismo, petis al li forigi kelkajn el la severaj kvalifikoj
aplikitaj al Kautsky, Lenino skribis al Inessa Armand ke tio estis “ridinda kaj
ofenda”, aldon-ante: “Jen mia sorto. Unu batalkampanjo post alia, kontraŭ la
politikaj stultaĵoj, la fiularo, la oportunismo ktp. Kaj ĉi tio senĉese ekde 1893...”.
Lenino ne kontentiĝis per sia plena sindono al tiu arda apostolado. Li ankaŭ provis
kuntreni tiujn el siaj disĉiploj, kiujn la milito ne sukcesis apartigi de lia flanko.
Ĉefe al Inessa Armand, kiu daŭrigis sian laboron kiel bolŝevika propagandistino en
Francio. Per letero de la 19-a de februaro de 1917 li admonis ŝin veni evangeliigi la ju-
najn laboristojn de La Chaux-de-Fonds. Lenino skribis al ŝi: “Ĉu vi rezignis pri via
projekto labori en la Romanika Svislando? Mi esperas ke ne. La aferoj ne estas tre brilaj
ĉi tie, sed vi devas provi... Se ne nun, poste. Se ni ne faros tion, niaj posteuloj sukcesos
krei maldekstran movadon en Svislando”.
La 22-an de januaro, en prelego farita al la Socialista Junularo de Zuriko, okaze de la
dekdua datreveno de “Sanga dimanĉo” de 1905, Lenino estis deklarinta fine: “Ni, la
maljunaj, eble ne vidos la decidajn batalojn de la estonta revolucio”. Sep semajnojn
poste li eksciis ke la cara monarkio estis kolapsinta.
77