Page 78 - heleco-100
P. 78
La genezo de la Revolucio, almenaŭ en Rusio, disvolviĝis pli rapide ol Lenino estis
antaŭvidinte. Li eksciis la novaĵon kiam, laŭ sia ĉiutaga kutimo, li prepariĝis por iri
al la biblioteko post tagmanĝi, kaj alvenis iu ekzilita kamarado kaj laŭte ekkriis:
Ĉu vi ne scias? “La Revolucio eksplodis en Rusio”.
La carismo estis falinta kiel kartdomo. La militaj malvenkoj, ilia multenombro da mort-
intoj kaj kripluloj, la demoraliziĝo de milionoj da soldatoj malbone vestitaj, malbone
nutritaj, malbone armitaj, atendante la venontan masakron, la neglektemo de Ĉefa
Stabo, la korupteco de la regantaj rondoj riĉigitaj je militaj profitoj, la misfamo de la
reĝa familio, la malamo vekita de la aroganta germana carino pro ŝiaj rilatoj kun la
intriganta kaj senhonta monaĥo Rasputeno -murdita en decembro de 1916-, la falo
de la industria produktado, la kreskanta paralizo de la transporto, kiu prokrastas
provizojn... ĉio ĉi subfosis la reĝimon.
Komence de 1917, la ekonomio malekvilibriĝis: la prezoj altiĝis kaj malkontento pli-
fortiĝis, la provizoj al Peterburgo lantis, kaj vicoj antaŭ bakejoj plilongiĝis en la frosta
malvarmo. La 23-an de februaro, laboristinoj de la teksa industrio strikis kaj paradis
kriante: “Panon!, Panon! Ni volas panon”. La sekvan tagon la striko disvastiĝis, la
laboristoj etendiĝis tra la urbaj stratoj; la kozakoj apenaŭ rezistis. La laboristoj batalis
kontraŭ la polico kaj interfratiĝis kun la soldatoj. La 26-an tagmeze, la laboristoj
okupas la urbo-centron; policanoj mitral-pafas kontraŭ ili. Ĉe krepusko, trupoj de la
Pavlovski-regimento ribelis kaj provis ribeli aliajn regimentojn. Nokte, la striko iĝis
ribelo. Lunde la 27-an, matene, laboristoj atakis la policejojn. La ribelintoj prirabis
la arsenalon kaj fajrodetruis la Palacon de Justico. Kunvokita de la menŝevikoj,
okazis en la sidejo de la Dumao kunsido de la Soveto de Laboristaj kaj Soldataj
Deputitoj kiu decidis eldoni gazeton, IZVESTIA kaj elektis Plenum-Komitaton,
prezidatan de la menŝeviko Ĉĥejdze. En apuda ĉambro, deputitoj de la Dumao formis
Provizoran Ko-mitaton por anstataŭi la mortantan caran reĝimon.
78