Page 79 - heleco-100
P. 79

Lenino volis tuj ekiri al Rusio. Li deziris persone partopreni en la okazaĵoj ĉar li konsta-

          tis ke la tieaj bolŝevikaj gvidantoj ne agadis laŭ liaj radikalaj pozicioj. La neeblo vojaĝi
          al Skandinavio furiozigis lin. Li skribis al Kollontai: “… de nun ni kontraŭos la apologion
          al la patrujo kaj la imperiisman buĉadon”. Lenino postulis “neniel konverĝi kun Kautsky”
          kaj nepre elpensi “revolucian programon kaj taktikon”. Li defendis jenan taktikon: “Alpa-

          roli al la amasoj! Mobilizi novajn sociajn tavolojn!”. La 25-an de marto li konfesis al Luna-
          ĉarskij: “Jen la esencaj postuloj: aŭtonomio kaj sendependeco de nia partio, ne alprok-
          simiĝi al aliaj politikaj organizaĵoj. Tiaj estas la antaŭkondiĉoj por helpi la proletaron

          transpasi la demokratan revolucion kaj starigi la Komunumon. Mi celos nenion alian”.
          Lenino volis reveni al Rusio por efektivigi siajn ideojn. Ne povante fari tion laŭleĝe,
          li estis devigita eniri kaŝe, sed kiel? Li planis frenezajn planojn, kiel vojaĝi per aviad-

          ilo, aŭ akiri la pasporton de fremdulo, ekzemple svedo... Li faris kelkajn demarŝojn serĉ-
          ante manieron ŝteliri en Germanion. Liaj provoj vojaĝi al Rusio duobliĝis post la dife-
          rencoj kiuj estiĝis kun la bolŝevikoj en la lando, ĉefe Muranov, Kamenev kaj Stalin.

          La Kvin Leteroj de malproksime kiujn Lenino sendis al Rusio enhavis instrukciojn por
          antaŭenigi la Revolucion. Sed liaj radikalaj ideoj ne respondis al la sentoj de la bolŝevi-
          kaj gvidantoj de la lando, kiuj konsideris la celon de la Revolucio atingi demokratian
          Respublikon. Estis publikigita nur la unua el la Kvin Leteroj..., ĉar ili ŝajnis tro radikalaj

          al la rusiaj bolŝevikoj. Per la kvina, Lenino resumis siajn postulojn tiele: «La proletaro de-
          vas: trovi la plej taŭgan vojon por atingi la sekvan etapon de la Revolucio, tio estas la
          Duan Revolucion; forpreni la konduk-rimenojn de la ŝtato el la registaro de la terposed-

          antoj kaj kapitalistoj (la Lvov, Miliukov, Kerenskij…) kaj transdoni ĝin al la laboristoj kaj
          malriĉaj kamparanoj. Tiu ĉi registaro devas esti agordita laŭ la modelo de la laboristaj kaj
          kamparanaj sovetoj; tio estas: ni devas detrui la malnovan ŝtatan maŝinaron tipan je ĉiuj
          burĝaj registaroj: armeo, polico, burokratio (la ŝtatservo), neniigi ĝin radikale, anstataŭ-

          igante tiun maŝinaron per organizo eliranta el la tuta armita popolo. inkludante sen-
          escepte ĉiujn ĝiajn membrojn.
          Por reveni al Rusio, Lenino devis veni al interkonsento kun la germania Ĉefa Stabo. Lia

          vojaĝo tra Germanio en trajna vagono vekis politikajn disputojn, kaj pridubigis la
          politikan moralecon de Lenino. Fakte, la demando ĉu Lenino ricevis monon el la germa-
          nia registaro por sia revolucia agado estis longe diskutita. Lenino neniel volis fari politi-

          kajn cedojn kontraŭ materia helpo; li estis sendependa revoluciulo kiu servis al neniu
          kaj malestimis politikajn peonojn. Venkinte multajn malfacilaĵojn, la vojaĝo de Zuriko
          al Rusio finfine eblis. Robert Grimm, gvidanto de la svisia socialdemokratio, establis

          kontaktojn kaj Fritz Platten, svisa socialisto, fiksis la itineron tra Germanio kun Rom-
          berg, la germana ambasadoro en Svisio. La 7-an de aprilo la germania Ministro pri Ekste-
          raj Aferoj rajtigis la vojaĝon. Lenino siaflanke gardis sian dorson per la “Protokolo de
          la vojaĝo tra Germanio” ellaborita de socialistoj el diversaj landoj, per kiu oni fiksis

          la intertraktadon kaj la aprobon de la vojaĝo.
          La vojaĝo  normale disvolviĝis. Lenino, Zinoviev kaj aliaj tridek ekzilitoj –inter ili Karl
          Radek kaj Ines Armand- forlasis Svision la 9-an de aprilo. En Gottmadingen, ili forlasis


                                                             79
   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84