Page 80 - heleco-100
P. 80
la svisian trajnon kaj suriris germanian vagonon pre-
paritan tiucele. Tri el la pordoj estis fermitaj; nur unu
el la malantaŭaj pordoj restis malfermita por permesi
al Platten kaj la germania delegacio eliri. En la lasta
kupeo sidis du oficiroj de la Ĉefkomando de la Ar-
meo. Sur la planko de la koridoro, linio desegnita per
kreto markis la limon inter la kupeoj de la ekzilitoj kaj
la oficiroj, limo kiun nur Platten povis transiri. En la
nokto de la 11-an de aprilo, la trajno alvenis al Sassnitz,
la lasta germana stacidomo. La vojaĝantoj restis en la
vagono. La sekvan matenon ili forlasis la trajnon kaj
suriris svedian barĝon kiu kondukis ilin al Trelleborg,
de kie ili prenis la trajnon al Stokholmo. De tie Lenino,
kontenta, sendis telegramon al unu kamarado en Ĝe-
nevo: “La germana registaro respektis la eksterterito-
riecon de nia vagono. Ni daŭrigas nian vojaĝon”.
En la Stokholma stacidomo bonvenigis la vojaĝantojn
kun egaj montroj de simpatio grupo da bolŝevikaj ek-
zilitoj kaj svediaj socialistoj, inter kiuj troviĝis Lind-
hagen, la socialista urbestro. Lenino restis nur unu ta-
gon en Stokholmo. Instigite de siaj amikoj, li renov-
igis sian vestaron kaj aĉetis novajn ŝuojn. Ĉe kun-
veno de la bolŝevikoj en Stokholmo estis formita la
Eksterlanda Estraro de la Centra Komitato de la Rusia
Socialdemokrata Laborista Partio, al kiu estis elektitaj
Radek, Hanecki kaj Vorovski, laŭ propono de Lenino.
Li kaj la aliaj ekzilitoj forlasis Stokholmon la 13-an
de aprilo por alveni du tagojn poste al la limstacio
en Tornea.
La timo de Lenino ne estis tute malaperinta. Tuj kiam
lia fratino Maria kaj aliaj bolŝevikoj venis renkonti
lin ĉe la landlima stacio inter Finnlando kaj Rusio,
li demandis ĉu oni arestos ilin je la alveno al Petro-
grado. Reale, ĝiaj loĝantoj akceptis lin kun apertaj
brakoj. La amasoj, plenentuziasme, kaj la aŭtoritatoj
varme bonvenigis lin. Tamen li engaĝiĝis pri nenio.
Lia unua parolado sur la rusia tero finiĝis per defio al
la provizora registaro kaj jena ekkrio: “Vivu la Inter-
nacia Socialista Revolucio!” En la placo antaŭ la staci-
domo oni metis lin sur tankon, kaj de tie li harangis la
ĉeestantojn, fermante sian paroladon per la devizo:
80