Page 81 - heleco-100
P. 81

“Vivu la socialista revolucio!”. En asembleo de bolŝevikoj li ripetis sian sendepend-

          econ kaj prezentis sian teorion de konstanta revolucio. Fine, li kaj lia edzino iris al
          la domo de lia fratino María, kie ili loĝis ĝis la monato julio.
          La sekvan tagon, Lenino vizitis la tombojn de sia fratino Olga kaj de sia patrino,
          mortinta en 1916. Poste li entreprenis sian ĉiutagan revolucian agadon: liaj Aprilaj Tezoj

          ampleksigis la idearon de la bolŝevismo. Per ĉi tiu verko, Lenino deklaris militon kontraŭ
          la regantaj burĝ-demokratiaj fortoj kaj la modera socialismo. Laŭ li, la rusia revolucio
          estis “preludo al la monda revolucio”. Per La Aprilaj Tezoj li postulis la malaperon de

          la ŝtato, la polico, la armeo, ktp. Tiu propono kaŭzis konfuzon inter liaj sekvantoj kaj
          sarkasmon inter liaj malamikoj. La socialistoj nomis lin anarkiisto. Eĉ liaj plej prok-
          simaj bolŝevikaj amikoj sin turnis kontraŭ li. Kamenev, Kalinin kaj Stalin komence

          (kvankam li baldaŭ ŝanĝis opinion) estis multe pli dekstren ol Lenino.
          Spite al tiu opono, Lenino restis firme konvinkita pri la ĝusteco de siaj novaj celoj.
          Krome, li trovis gravan aliancanon: Trockij —laŭ siaj antaŭaj tezoj— apogis lin. Kiam

          Lenino akceptis la bazajn ideojn de la “konstanta revolucio” de Trockij, tio iĝis la teoria
          bazo de la leninista partio, kunigante, do, la du gvidantojn de la bolŝevika revolucio.
          Lenino profitis la malkontenton de ampleksaj sektoroj al la nova reĝimo, kiu ne sukce-
          sis plibonigi vivkondiĉojn aŭ subskribi pacon. Lenino intuis la animstaton de la

          amasoj pli trafe ol liaj malamikoj kaj kelkaj el liaj sekvantoj.
          La 7-a Tutlanda Konferenco de la Bolŝevika Partio, okazinta de la 7-a ĝis la 12-a de majo
          (24-29 de aprilo laŭ la malnova kalendaro), estis treege sukcesa por la pozicioj de Leni-

          no: plejmulto el la partio aprobis lian radikalan linion. Li kun ĝojo notis ankaŭ la rapi-
          dan kreskon de la partio, kiu tiam havis okdek mil anojn. Li resumis la bolŝevikajn
          celojn en la Konferenco jene: «Ni ĉiuj, senescepte, opinias ke la reg-povo devas pasi
          en la manojn de la sovetoj de laboristoj kaj soldatoj... Kaj kiam ili atingos ĝin, la ŝtato

          perdos sian nunan signifon... Ĝi estos ŝtato simila al la Pariza Komunumo. Tia reg-
          povo estas diktaturo, tio estas: ĝi ne baziĝas sur la leĝo, nek sur la formala volo de la
          plimulto, sed rekte sur la forto. Ĉi tiu estas ilo de reg-povo. Kaj kiel la sovetoj uzos ĝin?

          Ĉu ili plu regos helpe de la polico, la malnova maŝinaro de reg-povo? Miaopinie la res-
          pondo estas “ne”, kaj ĉiukaze ili devas konstrui neburĝan ŝtaton. Se mi komparis la bol-
          ŝevikan ŝtaton kun la Pariza Komunumo, tio estis ĉar ĝi detruis la malnovajn adminis-

          trajn korpojn kaj anstataŭigis ilin per radikale novaj, rektaj kaj tujaj de la laboristoj.
          En la elekto al la Centra Komitato, Lenino ricevis la plej multajn voĉdonojn. Estis
          elektitaj ankaŭ Zinovjev, Stalin kaj Kamenev. Post la konferenco, Lenino sukcesis trudi

          siajn tezojn al la partio, sed en la Unua Tutlanda Kongreso de la Sovetoj, okazinta dum
          la monatoj junio kaj julio en Petrogrado, la bolŝevikoj havis nur 105 el la pli ol 1000
          delegitoj. Dum la Kongreso, Lenino postulis gvidadon por sia partio, kun la aprobo de
          liaj sekvantoj kaj la ridado de la plejmulto de la ĉeestantoj.

          Dum la monato junio, la idearo de Lenino kontraŭ la politiko de la provizora registaro
          trapenetradis la loĝantaron de Petrogrado kaj formiĝis popola rezisto kontraŭ tiu poli-
          tiko. Tiun saman monaton la radikaluloj volis organizi manifestacion kontraŭ la “kapital-


                                                             81
   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86