Page 82 - heleco-100
P. 82
istaj ministroj”, sed la Kongreso de la Sovetoj kaj la provizora registaro malpermesis
ĝin. La Centra Komitato de la Bolŝevikoj, kun voĉoj favoraj de Zinovjev, Kamenev i.
a. kaj la sindetenoj de Lenino kaj Sverdlov, malkunvokis la manifestaciojn.
Monaton poste, la 16-an kaj 17-an de julio, nova malvenko de la rusiaj trupoj ĉe la fronto
provokis amasajn manifestaciojn de armitaj laboristoj kaj soldatoj en Petrogrado. La
tumultoj finiĝis kun rezulto de 400 mortintoj. Ĉio indikis ke la bolŝevikoj estis surpriz-
itaj de la manifestacioj, sed evidentiĝis ke la amaso agis influita de la leninisma idearo.
Reage, kaj kiel antaŭzorge je bolŝevika puĉo, la provizora registaro decidis meti “fort-
ulon” en la reg-povon. En julio Kerenskij anstataŭis la princon Lvov kiel prezidento
de la registaro kaj difinis sian kabineton kiel “provon savi la Revolucion”. Antaŭe la
registaro ĉefe atakis la bolŝevikojn akuzante ilin organizi la manifestaciojn, kaj disvast-
igis la onidiron ke ili estas pagitaj agentoj de Germanio. De la 19-a ĝis la 24-a de julio,
Lenino kaŝis sin en laborista domo, kaj la 20-an la provizora registaro ordonis lian ares-
ton. Lenino kaj Zinovjev decidis prezentiĝi en tribunalo por refuti la akuzon esti “ger-
maniaj agentoj”. Tamen, liaj kamaradoj dekonvinkis lin je tiu intenco ĉar ne estis garan-
tioj ke lia vivo estos respektata, sekve la partio ordonis ke li restu kaŝite.
La 23-an de julio Lenino forlasis Petrogradon kaj kaŝis sin en la domo de bolŝeviko en
Sestrorezk, urbo 35 kilometrojn for. Dum tiu periodo de kaŝiteco li verkis multajn arti-
kolojn kaj unu gravan verkon: Ŝtato kaj Revolucio. En ĝi li alprenis la marksisman teorion
de la ŝtato: ĉi tiu estas ĉiam ilo de la dominanta klaso por subpremi la ekspluatatan kla-
son. Lenino tamen substrekis la revolucian aspekton. Laŭ li, post la proleta revolucio
la irado el la kapitalista al la komunista socio ne estus realigebla sen “periodo de politika
transiro”, dum kiu la ŝtato estus konfuzita kun la “revolucia diktaturo de la proletaro”.
Por Lenino la diktaturo de la proletaro signifis: «Demokratio por la plimulto de la popolo
kaj perforta subpremado de la ekspluatantoj kaj premantoj de la popolo. En la komun-
ista socio la ŝtato ĉesus ekzisti, ĉar ne ekzistus ekspluatado, estus nenio kio “indignus
homojn kaj pelus ilin ribeli, generanta, do, neeviteblan subpremon”.
Per la bolŝevisma slogano: “La reg-povo por la Sovetoj!”, la Konsilio-sistemo estis kon-
traŭ la parlamentismo, iĝante la kulmino de demokratio. La partio de la proletaro ne
povas limiĝi al la burĝ-parlamenta demokrata respubliko... La partio batalas por eĉ pli
demokratia ŝtato, por proleta kaj kamparana respubliko, kiu tute elradikigu la policon
kaj la regulan armeon kaj anstataŭigu ĝin per la kolektiva milico de la armita popolo;
ĉiuj oficistoj estos elektataj kaj forigeblaj en ajna momento laŭpete de plimulto el ties
balotintoj; la salajro de ĉiuj oficistoj estos antaŭe fiksita kaj en neniakaze ĝi
superos la mezan salajron de kvalifikita laboristo; la parlamentoj estos iom-post-iom
anstataŭigitaj per konsilioj de reprezentantoj de la popolo, kiuj alprenos samtempe
leĝdonan kaj plenuman povon.
La Bolŝevika Partio defendis tiujn poziciojn. De la 8-a ĝis la 16-a de aŭgusto kunvenis
la 6-a Kongreso de la Partio, kun ĝiaj plej gravaj gvidantoj (Lenino, Zinovjev, Trockij...)
en malliberejo aŭ kaŝe. La partio ege kreskis kaj en tiu tempo havis 240.000 anojn.
En la ferma ceremonio de la Kongreso estis anoncitaj la nomoj de la kvar membroj de
82