Page 83 - heleco-100
P. 83

la  Centra  Komitato,  kiuj  estis  elektitaj  kun  la  plej  granda

          nombro da voĉdonoj: Lenino akiris 133; Zinovjev, 132, kaj
          Trockij kaj Kamenev, po 131.
          En  la  monato  aŭgusto  Lenino  kaj  Zinovjev  forlasis  siajn
          kaŝejojn. La dua revenis en Petrogradon sed Lenino fuĝis al

          Finnlando, kun dokumento sub la nomo de la laboristo Kons-
          tantin Petroviĉ Ivanov. Li ankaŭ razis sian barbon kaj portis
          perukon. La 22-an de aŭgusto li transiris la finnan land-

          limon kiel lokomotivisto kaj ekloĝis en Helsinko. Dume, la
          interna  rusa  situacio  plu  malboniĝis.  Generalo  Kornilov
          planis puĉon por renversi la provizoran registaron. Kerenskij

          bezonis ĉies helpon kontraŭ tiu minaco, kaj la bolŝevikoj
          alvokis la sovetanojn kontraŭfronti la carism-favoran puĉon.
          Tiu ago konsiderinde plibonigis ilian prestiĝon kaj influon.

          Tiam Lenino kredis je la ebleco de paca evoluo de la revolu-
          cio. Li volis interkonsenti kun la aliaj socialistaj grupoj sub-
          teni socialisman registaron sen bolŝevikoj, kaj tiele garantii
          la pacan progreson de la revolucio. “Nun kaj nur nun, kaj eble

          dum malmultaj tagoj, aŭ unu aŭ du semajnoj, povus esti form-
          ita kaj firmigita sen armiloj, unu registaro kiu garantius la
          pacan antaŭeniron de la Rusia Revolucio kaj malfermus la

          pordojn por progresi en la internacia movado por la paco,
          proksimigante la venkon de la socialismo”.
          Sed baldaŭ poste Lenino deklaris ke armita ribelo estis ne-
          evitebla. De sia kaŝejo, li instigis la partion ribeli en oktobro.

          Li sciis pli bone ol iu ajn ke la bolŝevikoj havis nur kurtan
          tempon por kapti la ŝtat-povon. Per la revolucio, Lenino kaj
          lia bolŝevismo celis starigi komunistan socion, sen klasoj

          aŭ privilegioj, kadre de monda revolucio kaj per la diktaturo
          de la proletaro. Krome, per la kreado de nova industria socio,
          la celo estis venki la subevoluon de Rusio. Male ol aliaj

          socialistoj, kiuj ĝuste konsideris la subevoluon de la nacio kiel
          malhelpo al la triumfo de la socialista revolucio, Lenino opi-
          niis ke la venko de la socialismo estis necesa por atingi iom-

          gradan ekonomian kaj kulturan nivelon: “Kial ne komenci ba-
          tali unue por atingi per revolucia vojo la socialismon kaj poste
          avanci ĝis atingi la nivelon de la ceteraj landoj, surbaze de
          la laborista povo kaj la organizo de la Sovetoj?”. La malnova

          socialista konceptado je unue altiri la amasojn por poste
          transformi la situacion per la volo de la plimulto, ankaŭ
          estis malakceptita de Lenino argumentante ke “la proletaro


                                                             83
   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88