Page 84 - heleco-100
P. 84
devas unue venki la burĝaron kaj konkeri la ŝtat-potencon kaj poste uzi ĉiujn ĝiajn
rimedojn, tio estas la diktatoreco de la proletaro, por akiri la simpation de la pli-
multo de la laboristoj”.
Estas iu trajto de la ideologio de Lenino kiu iome malsamas ol tiu de Markso: lia tezo
je transformado de la situacio danke al la konscia volo de minoritato transsaltante tutajn
etapojn de historia evoluo. Sed tiu trajto ankaŭ karakterizas landon kiu havis nur
etan parton de politike konscia loĝantaro. Lenino deklaris ke Rusio devis elekti inter
la bolŝevika diktaturo aŭ tiu de iu reakcia generalo: “aŭ la diktaturo de Kornilov... aŭ
la diktaturo de la proletaro: la lando punita kaj ruinigita de ĉi tiu milito, la plej kruela el
ĉiuj konataj, ne havas alian elekton”. Estis klare ke en 1917 Rusio alfrontis ĉi tiun dile-
mon. Antaŭ tiu alternativo, la revolucia bolŝevismo, gvidata de persono tiel decidita
kiel Lenino, pli bonaŝancis superi ĝiajn rivalojn. Lenino superregis la arton mobilizi
la amasojn, li povis resumi siajn sloganojn per simplaj kaj facile memoreblaj vortoj kiel
paco, nacio, pano..., kaj perinsiste konvinki siajn sekvantojn ke la rusa revolucio
estas preludo de la monda socialista revolucio. Lenino sukcesis direkti sian landon
dank’ al la subteno de malplimulto.
Surbaze de sia revolucia sperto, Lenino deklaris: «La Revolucio povas sukcesi nur kiam
la «malsuperaj klasoj» ne plu volas la malnovan ordon kaj la «superaj klasoj» ne plu
povas vivi laŭ la malnova stilo. Li volis diri ke la Revolucio estas neebla sen socia krizo,
kiu influas kaj la ekspluatantojn kaj la ekspluatatojn. Li mem kaj lia partio kaptis la
politikan potencon kiu forglitis el la manoj de la «superaj» klasoj kaj kiun la «malaltaj»
klasoj ne volis preni en la ĝusta kaj preciza momento. Dank' al liaj tre lertaj politikaj
taktikoj, la bolŝevikoj, inter la monatoj februaro kaj oktobro de 1917, atingis plimulton
en la elektoj al la Konstitucia Asembleo en la plej gravaj urboj kaj en multaj armeunuoj,
malgraŭ tio ke la partio de Lenino estis minoritata entute, ĉar li atingis nur la sub-
tenon de kvarono el la rusiaj balotintoj. En oktobro la Petrograda Soveto transiris en
la manojn de la bolŝevikoj, kaj la 8-an de tiu monato estis elektita nova Prezidio formita
de kvar bolŝevikoj, du socialistaj revoluciuloj kaj unu menŝeviko. Trockij, reprezent-
anto de la bolŝevikoj, ĵus liberigita el prizono, estis nomumita prezidanto. La bolŝe-
vikoj ankaŭ sukcesis regi la Moskvan Soveton kaj poste tiujn de aliaj urboj.
De lia ekzilejo, Lenino senĉese instigis la armitan ribelon. Per leteroj al la Centra kaj
al la lokaj komitatoj de Petrogrado kaj Moskvo li insistis pri tiu ideo: la armita ribelo
devis esti organizita tuj. La 21-an de oktobro li proponis konkretajn agojn por renversi
la reĝimon: «Niaj tri ĉefaj fortoj: mararmeo, laboristoj kaj trupunuoj, devas okupi
ĝuste nun: a) la telefoncentralon; b) la telegrafan oficejon; c) fervojajn staciojn kaj
d) la pontojn... Oni devas elekti la plej taŭgajn laboristojn por krei unuojn armitajn per
fusiloj kaj man-grenatoj por ataki kaj ĉirkaŭi la “neŭralgiajn centrojn” de la malamiko
…La sukceso de la rusa kaj monda Revolucio dependas de du, eble tri tagoj da lukto».
La 23-an kaj 29-an de oktobro la Bolŝevika Centra Komitato aprobis (kun kontraŭa voĉ-
dono de Zinovjev kaj Kamenev) la proponojn de Lenino. La Milita Komitato de la Revo-
lucio, gvidata de Trockij, preparis la ribelon, kiu estis planita por koincidi kun la Dua
84