Page 85 - heleco-100
P. 85
Tutlanda Kongreso de Sovetoj en Petrogrado. Tuj antaŭ la ribelo, la 6-an de novembro
(24-a de oktobro), Lenino skribis al la membroj de la Centra Komitato: «Estas klare
kiel taglumo ke la prokrasto de la ribelo nun signifus morton. Mi uzas ĉiujn rimedojn je
mia dispono por konvinki miajn kolegojn ke ĉio pendas sur unu fadeno, ke la
tagordo enhavas aferojn kiuj ne povas esti deciditaj en kunvenoj aŭ kongresoj (eĉ
ne la sovetaj). La decidon devas fari la popolo, la armitaj amasoj... Ni ne plu devas
atendi! Ĉio povas iri al la infero!... La historio de revolucioj tion pruvas, kaj la revoluci-
uloj nepardoneble krimus, se ili malŝparus ĉi ŝancon, kvankam ili bone scias ke la venko
de la Revolucio, la propono de paco, la savo de Petrogrado, la venko super malsato
kaj la liverado de la tero al la kamparanoj de ili dependas. La registaro ŝanceliĝas. Oni
devas doni al ĝi la finan baton, kiom ĝi kostos!. Estus memmortige prokrasti la agon».
Komence de oktobro Lenino transloĝiĝis de Helsingfors al Wyborg por proksimiĝi al
Petrogrado, kaj la 20-an de tiu monato li kaŝe eniris la urbon. La 6-an de novembro
(24-an de oktobro) li aperis alivestita ĉe Smolnij, la sidejo de la bolŝevikoj, por helpi
gvidi la ribelon. Kiam la ribelo eksplodis per la kanon-pafoj de la krozŝipo Aŭrora
kaj la amasoj sturmis la Vintran Palacon, la komisaro Antonov-Ovseienko arestis la
registaron nome de la Milita Komitato de la Revolucio, gvidata de Trockij. Lenino
tiam konstatis ke li estis atinginta la revolucian celon de sia tuta vivo. Li prepariĝis
dum sia tuta vivo por atingi tiun celon. Tiam li ne povis scii ke la afero ne estis
kulmininta sed tute male. Tiam estis komencanta por li regad-etapo por kies taskoj
li ne estis tiel bone preparita.
85