Page 86 - heleco-100
P. 86

Frumatene de la 7-a de novembro (25-a de oktobro laŭ la tiama rusa kalendaro), Lenino
      skribis la unuan proklamon de la nova registaro: “Al la civitanoj de Rusio”. En ĝi, nome
      de la Milita Komitato de la Revolucio de la Petrograda Soveto, li deklaris: «La provizora

      registaro estas renversita. La Milita Komitato de la Revolucio, organo de la Soveto de
      laboristoj kaj soldatoj de Petrogrado kaj avangardo de la proletaro kaj la garnizono de
      la urbo, alprenas la povojn de la ŝtato. La celo, por kiu batalis la popolo (la tuja oferto
      de demokratia paco, la forigo de la grandskala proprieto, la regado de la produktado

      fare de la laboristoj mem, la kreado de la registaro de la Sovetoj) ĝuas jam sekuran kaj
      solidan subtenon. Vivu la Revolucio de soldatoj, laboristoj kaj kamparanoj!».
      La saman tagon kunsidis la Dua Tutlanda Kongreso de la Soveto de Laboristoj kaj Sol-
      datoj. La unuaj malakordoj estiĝis en ĝi, ĉar la menŝevikoj kaj la socialistaj revoluci-

      uloj ne konsentis kun la distribuo de pov-funkcioj. La menŝevikoj kaj la dekstraj social-
      istaj revoluciuloj legis protest-deklaracion kontraŭ la “armea komploto” kaj la pov-
      kapto, far la bolŝevikoj dorse de la ceteraj partioj de la Soveto, kaj forlasis la Kongre-
      son. La bolŝevikoj kaj maldekstraj socialistaj revoluciuloj tiam aprobis diversajn rezo-

      luciojn kaj dekretojn.
      La 8-an de novembro, la Dua Kongreso de la Sovetoj nomumis Leninon kiel registrar-
      estro aŭ pli ĝuste “prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj” laŭ la nova nomen-
      klaturo. La eksterleĝa propagandisto kaj organizanto de la Revolucio iĝis la plej potenca

      viro en Rusio. Tamen la ankoraŭ nefinita milito kaj la posta enlanda milito montris ke
      la bolŝevikoj ankoraŭ ne staris sur firma bazo. Per la kapto de la politika povo Lenino ce-
      lis konverti la “sieĝitan fortikaĵon” de Rusio en avangardo de la monda revolucio.
      Lenino devis alfronti realon kiu ne favoris siajn revoluciajn planojn: disdono de la tero,

      subskribo de paco, regado de la fabrikoj far la laboristoj, forigo de la armeo kaj de la
      polico... Tial, ekde la etapo tuj post la Revolucio, li devis multe improvizi. Lenino kaj
      liaj bolŝevikoj havis nur tre ambiguajn ideojn pri la konkretaj agoj post la Revolucio.

                                                         86
   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91