Page 87 - heleco-100
P. 87
Tial, prefere ol algustiĝi al siaj propraj
teorioj, ili lasis sin esti pelitaj de la bazaj
fortoj de la rusia realaĵo. La tuja celo de
Lenino estis kapti la povon por profiti la
situacion. Foje li citadis diraĵon de Napo-
leono: On s'engage et puis... on voit, (ni
implikiĝas kaj poste... ni decidas). Krome,
ĉar li ofte formulis teoriojn por politika
agitado, por altiri sekvantojn, estis kon-
traŭdiro inter liaj taktikaj deklaroj kaj
lia praktikado.
Lenino gvidis la laboron de la registaro
kun la furioza stilo kiu karakterizis lin.
Li volis disvastigi kaj trudi siajn ideojn
per centoj da telegramoj kaj leteroj send-
itaj al diversaj organoj kaj aŭtoritatoj de
la partio. Li apenaŭ havis tempon por
personaj problemoj. Li devis trakti la eks-
teran kaj internan situacion turmentita
de malfacilaĵoj, sed ankaŭ akrajn dispu-
tojn ene de bolŝevismo. La kapto de la
reg-povo ŝanĝis la karakteron de la par-
tio, ĉefe kiam la malpermeso al ĉiuj aliaj
politikaj organizoj turnis la movadon en
ununuran partion. En Rusio, la kontraŭ-
diroj inter politiko kaj socio estis reflekt-
itaj en la nura ekzistanta politika forumo,
kaj internaj diverĝoj evidentigis la mal-
samajn dominantajn fluojn ene de la lan-
do. La 17-an de novembro Kamenev, Zino-
vjev, Rijkov, Milliutin kaj Nogin forlasis
la Centran Komitaton ĉar ili opiniis nece-
sa ia interkonsento kun la socialistaj revo-
luciuloj kaj menŝevikoj. La 18-an de no-
vembro, Nogin postulis, nome de kelkaj
anoj de la registaro kiuj ankaŭ eksiĝis de
siaj pozicioj (Milliutin, Riasanov, Theodo-
reviĉ kaj aliaj), “la formadon de social-
ista registaro de anoj de ĉiuj partioj de la
Soveto”. La krizo solviĝis baldaŭ ĉar la
eksiĝintoj apenaŭ havis subtenon en la
partio, tiel do ili revenis al siaj postenoj.
87