Page 88 - heleco-100
P. 88
Tamen, kiam oni traktis la aferon de aparta paco kun Germanio en 1918, la minaco de
disiĝo ŝvebis super la partio. La packontrakto, akordita inter la 1-a kaj la 3-a de marto
de 1918 inter Sovetrusio unuflanke, kaj Germanio, Aŭstrio-Hungario, Bulgario kaj Turkio
aliflanke, estis antaŭita de longa negocado komenciĝinta la 2-an de decembro. La
sovetia delegacio, gvidata de Trockij, komence prokrastis la interparoladon por ke
ĝia lando povu iom ripozi. La severaj kondiĉoj kiujn Germanio trudis por subskribi
la traktaton kaŭzis konfrontiĝojn ene de bolŝevismo. Frakcio de la gvidantaro kaj la
“maldekstraj socialistaj revoluciuloj” opiniis ke, pro la cirkonstancoj, la milito devus
daŭri; Lenino kaj liaj sekvantoj, male, opiniis ke, malgraŭ la severaj kondiĉoj, pre-
ferindus subskribi pacon. La postulo pri tuja paco, proponita de Lenino, ne akiris
plimulton. En partia Konferenco (la 21-an de januaro) nur dek kvin el entute sesdek
kvin delegitoj subtenis la leninistan pozicion. Duono el la ĉeestantoj defendis la tezojn
de la “maldekstraj komunistoj”, kiuj pledis por “revolucia milito”, dum la pozicio de
Trockij -“nek milito, nek paco”- estis subtenata de dek ses delegitoj. La 22-an de janua-
ro, dum kunveno de la Centra Komitato, venkis la teorio de Trockij: “Nenia milito
estu lanĉita, kaj intertraktado kun Germanio estu prokrastata”.
La 18-an de februaro komenciĝis nova germana ofensivo, kaj tiam la propono de Lenino
estigi tujan pacon atingis plimulton. En sesio de la Centra Komitato la 23-an de februaro,
el la dek-kvin ĉeestantaj anoj, sep voĉdonis favore al la paco, kvar kontraŭ kaj aliaj kvar
sindetenis. Tiuj internaj diverĝoj estis sur-rande kaŭzi disiĝon en la partio, sed ili
ilustras ke interna demokratio daŭre funkciis tiam. En la 7-a Kongreso de la partio (marto
de 1918) la rezolucio de Lenino estis aprobita per 13 voĉoj favore, 12 kontraŭe kaj 4
sindetenoj. La leninista politiko montriĝis la plej forta, tial la maldekstraj komunistoj
baldaŭ disiĝis. Rilate al konkreta politiko, Lenino estis realisto. Eĉ tiuj, kiuj taksis uto-
piaj liajn esperojn pri mondrevolucio, agnoskis ke en la ĉiutaga politiko li estas “tre
praktika”. Li konsideris urĝa la subskribon de paco, kaj rifuzis dogmajn obĵetojn. Mal-
varma realismo en la ĉiutagaj politikaj aferoj ege fortigis la aŭtoritaton de Lenino inter
la bolŝevikaj gvidantoj. Kiam la historia evoluo ofte pruvis la pravecon de liaj argu-
mentoj, liaj plej proksimaj kamaradoj komencis kredi je lia neeraripovo, kaj eĉ la plej
kritikaj el ili cedis pensante meze de la diskutoj ke Lenino eble pravas denove.
Lenino daŭre estis timema kaj modera. Al li mankis vanteco, kaj rifuzis ajnan kulton
de personeco. Post la kapto de la ŝtat-povo, li vivis same asketisme kiel antaŭe. Li
kondutis laŭ sia kriterio ke absolute neniu el la salajroj de ŝtatoficistoj estu pli alta ol
la salajro de laboristo. Naŭzis lin la adulado kaj laŭdo kiujn la sovetia gazetaro
donis al li. Ĉiuj parolis pri li; tiu ĉi ekzaltigo de ununura homo ŝajnis al li tre malutila,
netaŭga, superflua kaj certe ne marksisma.
La partopreno de Rusio en la mondmilito finiĝis per la subskribo de la Traktato de Brest-
Litovsk kun Germanio la 3-an de marto de 1918, sed la interna milito daŭris inter la Ruĝa
Armeo de la bolŝevika registaro kaj la soldatoj de la iama cara armeo, grupigitaj en la
tiel nomita Blanka Armeo, kunmetita de konservativuloj kaj liberaluloj, favoraj al la
monarkio kaj proksimaj rilate al la Rusa Ortodoksa Eklezio, same kiel al la demokrataj
socialistoj: la revoluciaj socialistoj kaj la menŝevikoj kontraŭaj al la bolŝevika revolu-
88