Page 89 - heleco-100
P. 89
cio. La Blanka Armeo estis subtenata ankaŭ
de trupoj senditaj ĉefe de Usono, Japanio,
Francio kaj la Brita Imperio, enkadrigitaj en
la tiel nomata “Aliancita Interveno en Rusio”.
Partoprenis, ankaŭ kontraŭ la bolŝevismo,
aliaj naciistoj kaj regionaj politikaj grupoj,
kiel la ukrainaj naciistoj de la Verda Armeo,
la ukrainaj anarkiistoj de la Nigra Armeo
kaj Nigraj Gvardioj kaj Sinjoroj de la Mi-
lito aŭ “hetmanoj”.
Sur la fono de ĉi tiu konflikta situacio ko-
menciĝis ankaŭ la “milita komunismo”, tio es-
tas la provo uzi komunistajn metodojn en
la malevoluinta Rusio. Ilia radikala politiko
iom post iom izolis la bolŝevikojn. La lastaj
kiuj forlasis ilin estis la maldekstraj social-
istaj revoluciuloj, kiuj kontraŭbatalis la sub-
skribon de la Packontrakto en Brest-Litovsk.
En marto de 1918 Lenino kaj la tuta regist-
aro translokiĝis de Petrogrado al Moskvo.
Lenino kaj lia edzino ekloĝis en la Kremlo.
Lia oficejo troviĝis en malgranda ĉambro.
Sur la skribotablo ĉiam estis kajero en kiu
li skribadis siajn notojn kaj la nomojn de la
vizitantoj. Estis pluraj bretoj plenaj je libroj,
protokoloj kaj dokumentoj kiujn Lenino uzis
en sia ĉiutaga laboro. Pentraĵo de Marx
pendis super la sofo.
La domo kiun Lenino okupis kun sia edzino
kaj lia bofratino Maria, konsistis el kvar
ĉambroj. Por Lenino, lia dorm-ĉambro funk-
ciis ankaŭ kiel lia labor-oficejo. Modere
ornamita, ĝi enhavis skribotablon kaj feran
liton. Lenino kondukis spartanan vivon. En
la plej malbonaj tempoj de malsato Lenino
sisteme rifuzis donacojn aŭ donis ilin al orf-
ejoj. Kiam la Soveto de Popolaj Komisaroj
pliigis lian salajron en marto de 1918, Le-
nino kolere protestis.
La respondeco falis preskaŭ ekskluzive sur
Lenino. Post la subskribo de la packontrakto
kun Germanio, la interna milito alportis la
89