Page 90 - heleco-100
P. 90
bolŝevismon rande de katastrofo, kaj la malsato ankaŭ kaŭzis gravajn problemojn. En
majo de 1918 Lenino esprimis: “Se en la venontaj monatoj ni ne solvos la problemon
de malsato, ni neeviteble sinkos kaj ruinigos la Revolucion”.
La plej grava defio por Lenino estis la ekonomia rekonstruo de lia detruita lando. En
La tujaj taskoj de la sovetia Ŝtato, broŝuro publikigita en aprilo de 1918, Lenino prezen-
tis novajn politikajn gvidliniojn por rekonstruado de la ruinigita ekonomio. Laŭ lia opi-
nio, la bazaj malfacilaĵoj de la Revolucio kuŝis en la ekonomia sfero. Antaŭ ĉio, li taksis
kreskon de produktiveco, striktan direktadon de la produktivaj agadoj kaj la kontadon
kaj kontrolon de produktado. Malgraŭ la “devojiĝoj” de la teorio, li ne forgesis la ce-
lojn de la socialismo. «Ni devis nin turni al la malnovaj burĝaj metodoj kaj akcepti tro
altajn pagojn por dungi la “servojn” de la plej gravaj burĝaj profesiuloj. Ĉiuj, kiuj tiam
konis la cirkonstancojn, komprenis tiun ĉi aranĝon faritan de la proleta ŝtato, sed ne
ĉiuj povis vidi ĝian signifon. Evidentas ke tiu aranĝo reprezentas deflankiĝon de la prin-
cipoj de la Pariza Komunumo kaj de ajna formo de proleta potenco, kiuj postulas ke la
salajroj estu alĝustigitaj al tiuj de la meza laboristo... Sed tio ne sufiĉas. Estas klare ke
la aranĝo ne implicas nuran interrompon… de la ofensivo kontraŭ la Kapitalo..., sed
ankaŭ retropaŝon de la socialista sovetia potenco ĉar ĝi, ekde la unua momento, prokla-
mis kaj praktikis la politikon de alĝustigo de la plej altaj salajroj al tiu de la meza la-
boristo... Kaŝi al la amaso, ke la dungado de eksterordinare bone pagitaj burĝaj teknik-
istoj signifas malobeon de la principoj de la Komunumo, egaligus meti sin sur la sama
nivelo kiel la burĝaj politikistoj kaj trompi la popolon. Ni devas klarigi kun absoluta
sincereco kiel kaj kial ni faris ĉi tiun paŝon malantaŭen, kaj poste pripensi kiel reakiri
la perditan terenon... ...Ni devas eduki la popolon kaj lerni kun ĝi, el sperto, kiel
konstrui la socialismon».
Kelkajn monatojn poste, per la Letero al la usonaj laboristoj li klarigis sian takson pri
la interna situacio en Rusio, konsiderata la unua paŝo de la internacia revolucio: «Ni
scias ke la progreso de nia grupo, de la socialista proletaro, ne estas pro niaj meritoj
pro la malevoluo kiun suferis Rusio; ni esperas ankaŭ ke iuj konkretaj revolucioj estos
venkitaj antaŭ la sukceso de la Internacia Revolucio... Ni trovos nin, kiel oni diras, en
sieĝata fortikaĵo, dum la aliaj internaciistaj revoluciaj grupoj ne venos helpi nin». Kon-
vinkita pri tiu ideo, Lenino plifirmiĝis en sia pozicio ke ekzistas nur unu maniero
atingi la venkon: senkompato. Ne estis loko por tenero. Eŭropo trudis al ili blokadon, kaj
la atendata helpo de la eŭropa proletaro ne alvenis, dum la kontraŭrevoluciuloj ĉie perse-
kutis ilin. En ĉi tiuj cirkonstancoj, li sentis sin devigita batali, defendi sin.
Dominita de tiu ideo, Lenino komencis rezoni laŭ la kriterio: “Tiu, kiu ne estas kun
ni, tiu estas kontraŭ ni. Homoj marĝene de la Historio ekzistas nur enmense”. Kiam la
maldekstraj socialistaj revoluciuloj, kiuj kunhavis la registaron kun la bolŝevikoj ĝis
la somero de 1918, murdis la germanian ambasadoron en Moskvo, Lenino ordonis al
Stalino: «ĉi-nokte ni komencos ĝisfundan purigon kaj ni diros al la popolo la veron: ni
apenaŭ eskapis de milito. Ni havas centojn da revoluciaj socialistoj ostaĝaj. Tiuj abomen-
indaj kaj histeriaj aventuristoj devas esti senkompate subpremitaj, ĉar ili fariĝis ilo
de la kontraŭrevoluciuloj. Tiuj, kiuj kontraŭas la militon, konsentos kun ni».
90