Page 91 - heleco-100
P. 91
Same senkompate li agis en aprilo de 1919, elradik-
igante eĉ la plej etan sugeston de opozicio al la
komunista Rusio: «Ni ne toleros kontraŭstaron. La
imperiistoj de la tuta mondo provas tordi niajn ko-
lojn, ili uzas ĉiujn rimedojn de milita premo por ven-
ki nin. Ni estas engaĝitaj en batalo pri vivo aŭ mor-
to, kaj ni devas batali. Bonvenon se vi venis helpi
nin; sed se tio, kion vi volas, estas presi gazetojn
aŭ inciti laboristojn al striko... estu tre singarda
ne provi tion fari… Ni ne ŝercas».
En tiu tempo, Lenino ĉiam eliradis el la Kremlo sen
eskorto. La 30-an de aŭgusto de 1918, la revoluciaj
socialistoj prenis venĝon: iu juda ukraino, Fannij
Jefimovna Kaplan’, atencis kontraŭ la vivo de Leni-
no per pluraj pafoj kiam li revenis el mitingo. Unu
kuglo frakasis lian maldekstran ŝultron kaj alia tra-
pikis lian pulmon. Li perdis multe da sango, kaj
lia sanstato plimalboniĝis. Sed li reestabliĝis kaj
en septembro reprenis la gvidon de la ŝtato.
La Ruĝa Armeo, kreita en 1918 subgvide de Trockij,
konkeris Simbirskon, la hejmurbon de Lenino, la
12-an de septembro, kaj oni telegrafis al li inform-
ante ke la ago estis “la respondo al unu el liaj
vundoj”. Lenino respondis: «La kapto de Simbirsk,
mia naskiĝurbo, estas la plej sana kaj efika banda-
ĝo por miaj vundoj. Mi sentas ke miaj energioj pli-
iĝas momente». Tiutage mem li telegrafis al Trockij:
«Miajn gratulojn pro la konkero de Simbirsk. Mi
pensas ke ni devas uzi ĉiujn disponeblajn homojn
por purigi Siberion kiel eble plej baldaŭ... Morgaŭ
mi rekomencos laboron».
Tuj kiam la kuracistoj permesis tion, Lenino re-
venis okupi sin kun renovigita vigleco pri la in-
ternaj politikaj aferoj, ekonomiaj taskoj, milito kaj
ekstera politiko. La germania revolucio kaj la fino
de la milito revivigis liajn esperojn pri internacia
revolucio. La 1-an de oktobro de 1918, li komentis:
«La internacia revolucio tiom progresis en unu se-
majno ke oni devas atendi ke ĝi okazos post kelkaj
tagoj». Li ne dubis ke la germania revolucio pli gra-
vis ol la rusia. “Ni ĉiuj riskos niajn vivojn por dis-
vastigi la revolucion komencitan en Germanio”.
91