Page 92 - heleco-100
P. 92
Kiam Karl Liebknecht estis liberigita fine de oktobro de 1918, Lenino telegrafis al la
sovetia ambasadoro en Berlino prezenti al li sian plej koran saluton. Li priatentis la evo-
luon de la eventoj en Germanio kaj atendis ke ĝi similus al tiu en Rusio, tial li konsi-
deris la sparkistojn kiel naturajn aliancanojn de la bolŝevikoj. Li revivigis sian revon
fondi novan Internacion. Malgraŭ la malfacilaĵoj kaŭzitaj de la civila milito, la 2-an de
marto de 1919 malfermiĝis en Moskvo la Fonda Kongreso de la Komunista Internacio.
Liaj unuaj vortoj estis dediĉitaj al Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg, lideroj de
germana komunismo murditaj en Berlino la 15-an de januaro 1919.
Jes, la revolucio liderita de la rusiaj bolŝevikoj iĝis modelo kiun oni volis imiti en
aliaj lokoj, sed la revolucioj triumfas nur kiam ili okazas neatendite. De tiam la
burĝaj fortoj de la kapitalistaj landoj estis atentaj sufoki provojn similajn al tiu de
Lenino. En januaro de 1919 Rosa Luxemburg, Karl Liebknecht kaj Wilhelm Pieck
fondis la Germanian Komunistan Partion laŭ la Rusia modelo, kaj tiumonate mem
okazis iu komunista ribelo, kiu fiaskis; centoj da personoj, inter ili la menciitaj
lideroj, estis arestitaj, torturitaj kaj fine murditaj.
Sed Lenino persistis en sia plano stimuli la organizadon de komunistaj partioj kaj ties
aliĝo al la Internacio kiun li volis fondi. La Fonda Kongreso de la Komunista Internacio
estis decida evento por li, kvankam komence aliĝis al ĝi nur etaj komunistaj grupoj.
Aliflanke, li estis la unua elstara eŭropa politikisto kiu agnoskis la kreskantan
gravecon de kolonia revolucio, kaj tiurilate, li turnis siajn okulojn al Azio.
En la Dua Tutlanda Kongreso de la Komunistaj Popoloj de Oriento, en novembro de
1919, Lenino deklaris: «Se la rusiaj bolŝevikoj sukcesis malfermi breĉon en la kaduka
imperiismo kaj alpreni la malfacilan sed honorindan taskon liberigi la vojon al revolu-
cio. Vi, la reprezentantoj de la laboristaj amasoj de Oriento, devas solvi eĉ pli grandio-
zan kaj novan taskon... Sekve, la socialista revolucio estos ne nur kaj ekskluzive batalo
de la revolucia proletaro de ĉiu lando kontraŭ sia propra burĝaro, sed de ĉiuj dependaj
landoj kontraŭ la internacia imperiismo... Logike, la definitiva venko estos atingata nur
de la proletaro de ĉiuj progresistaj landoj en la mondo. Ni, la rusianoj, metis la unuan
ŝtonon, kaj nia laboro devas esti daŭrigata de la anglia, francia aŭ germania proletaro.
Tamen ili ne venkos sen la helpo de la laboristaj amasoj de la subpremataj koloniaj
popoloj kaj ĉefe de la orientaj landoj. Ni devas konscii ke la avangardo ne povas, per
si mem, fari la transiron al la komunismo. La tasko estas veki en la laboristaj amasoj
la deziron al sendependeco kaj organizo, en kia ajn stadio ili troviĝas; traduki la veran
komunistan teorion, verkitan por la komunistoj de la evoluintaj landoj, en la lingvon
de ĉiu el tiuj popoloj; plenumi la praktikajn taskojn ne prokrasteblajn, kaj aliĝi al la
komuna lukto kun la proletoj de la ceteraj landoj».
Laŭ la opinio de Lenino, la sorto de Rusio dependis de la monda revolucio. Kvankam
li defendis la teorion ke la socialista revolucio povas triumfi en unu lando, li neniam
asertis ke ununura lando kapablus “plenumi” la socialismon. La 8-an de novembro de
1918 li deklaris ke la tuta venko de la revolucio en unu lando estas neebla ĉar ĝi postu-
las la aktivan kunlaboron de almenaŭ la evoluiintaj landoj, inter kiuj ne troviĝis Rusio.
Iam li skribis: «...Ni dronos se la germania revolucio ne triunfos... Li sciis ke la venko
92