Page 93 - heleco-100
P. 93
estos kompleta nur kiam lia afero triumfos en la cetera mondo ĉar li entreprenis sian
taskon kun la espero de internacia revolucio... En 1922, li insistis: «Ni eĉ ne metis la
bazon de la socialista ekonomio ...Ni senĉese proklamis la elementajn verojn de la
marksismo kaj ripetis ĝisnaŭze ke por ke la marksismo triumfu necesas la komunaj
klopodoj de la laboristoj de pluraj evoluintaj landoj.
La krizo kiu skuis multajn naciojn pro la milito fortigis la pozicion de la bolŝevismo.
En 1920, milionoj da eŭropaj laboristoj amase aliĝis al la Leninisma Internacio. Pli-
multe el la franciaj, germaniaj, italiaj kaj norvegiaj socialistoj volis esti “komunistoj”,
ili defendis la aferon de la Rusia Revolucio kaj la partion kiu dum la mondmilito
akiris pli grandan potencon danke al ĝiaj klopodoj por fini la konflikton laŭ revolucia
maniero. Radikaliĝo iĝis tiel akra ke Lenino devis rifuzi kaj kritiki grupojn maldekstre de
la komunismo. En 1920 li verkis: La maldekstrismo, infana malsano de la komunismo,
ĝuste kontraŭ la ultramaldekstraj fluoj, kiuj kondamnis taktikajn kompromisojn. Li
neniel volis, ke la komunistoj distanciĝu de la laboristaj amasoj.
Lenino ĉiam zorgis pri siaj kamaradoj; per multaj leteroj kaj telegramoj li donis instruk-
ciojn al la aŭtoritatoj helpi ilin kaze de malsaniĝo. En aŭgusto de 1920 li intervenis fa-
vore al unu el siaj fidindaj personoj, Inessa Armand, kiu estis elĉerpita pro troa laboro
kaj kies filo estis malsana. Post la triumfo de la Revolucio, Inessa havis multajn res-
pondecojn; ekde 1918 ŝi direktis la Virinan Sekcion de la Centra Komitato de la Komun-
ista Partio. La 17-an de aŭgusto de 1920, Lenino sendis manskribitajn instrukciojn
al la direktoroj de la kurac-lokoj kaj sanatorioj en Kaŭkazo por helpi Inessan kaj
ŝian filon laŭ ĉiu ebla maniero. Malgraŭ tiu zorgo, Inessa Armand malsaniĝis je
ĥolero en Kaŭkazo, kaj mortis la 24-an de septembro de 1920. Ŝia morto estis severa
bato por Lenino. Dum ŝia entombigo en Moskvo, Lenino malbone aspektis. Angelica
Balabanoff raportis: «El lia persono, kaj ne nur el lia vizaĝo, eliris tia doloro, ke
mi eĉ ne kuraĝis saluti lin per klino de la kapo. Evidentiĝis, ke li volis esti sola kun
sia malĝojo. Li ŝajnis esti pli malgranda, la ĉapo kovris lian vizaĝon, kaj liaj
okuloj estis inunditaj de apenaŭ entenitaj larmoj. Kaj ĉiufoje, kiam la movo de la
ĉeestantoj delokis la homojn en nia rondo, li lasis sin movi sen rezisti, kvazaŭ li
dankus, ke oni alproksimiĝis al la mortintino.
Tamen daŭris lia politika batalo favore al la internacia revolucio kaj la senklasa socio.
En lia verko La Granda Iniciato (junio 1919), verkita pri la komunistaj subbotnikoj
(libervola laboro en liberaj sabatoj), Lenino donis la plej precizan marksan difinon
de klasoj: «Klasoj estas grandaj homaj grupoj, kiuj diferencas unu de la alia per sia
pozicio en iu historie determinita sistemo de socia produktado, per sia rilato kun la
produktad-rimedoj (ĝenerale establitaj kaj fiksitaj per leĝoj), per sia rolo en la
socia organizo de laboro kaj sekve de la speco de partopreno en riĉaĵo disponebla
al ili. Klasoj estas grupoj de homoj, en kiuj oni povas alproprigi la laboron de aliaj
pro la malsama pozicio, kiun ili okupas en difinita sistemo de socia ekonomio».
La celo de Lenino kaj la komunistoj estis elimini la sociajn klasojn. Tamen, la
senklasa socio restis same malproksima kiel la internacia revolucio. La bolŝevikoj
volis subigi la realigon de siaj celoj kaj promesoj (establanta laboristan potencon
93