Page 94 - heleco-100
P. 94
kiel stadion de transiro al socialismo) al la bezono reteni potencon. Dank' al tiu ĉi
pozicio ili sukcesis gajni la internan militon kontraŭ la caraj generaloj Kaledin,
Kolĉhak, Denikin, Krasnov, Judeniĉ… Je la 50-a datreveno de la naskiĝo de Lenino,
tio, kio antaŭe ŝajnis neebla, fariĝis realaĵo: la bolŝevikoj, al kiuj ĉiuj observantoj
profetis rapidan disfalon, tenis la kontrolon de la ŝtat-povo per firma mano.
Tamen, la kontraŭdiroj inter celoj kaj realeco plimalboniĝis, kaj la evoluo al
diktaturo plifortiĝis danke al multaj specifaj historiaj faktoroj. La Sovetoj iom post
iom iĝis instrumentoj de la Bolŝevika Partio kaj baldaŭ la Rusia Komunista Partio
monopoligis la ŝtat-potencon. Jam en la jaro 1919, la plejsupera gvidado estis
tenita fare de kelkaj bolŝevikaj lideroj, dum elektita grupo de oficialuloj lojalaj al
la Komunista Partio regadis la landon. Lenino mem agnoskis: «Kiam en la
estonteco la historiistoj priesploros la regantojn de Rusio laŭlonge de ĉi tiuj dek
sep monatoj, kaj volos scii kiom da centoj aŭ miloj da homoj portis ĉi tiun doloran
taskon sur siaj ŝultroj, ili ne kredos siajn okulojn vidante tion ke estis la laboro de
tia malgranda kaj magra grupo. La kialo estas jena: en Rusio ekzistis tre malmultaj
inteligentaj, kleraj kaj kapablaj politikaj gvidantoj».
La praktiko apartiĝis el la teorio en la aranĝo de la Ŝtata potenco kaj en preskaŭ
ĉiuj politikaj kaj ekonomiaj areoj. Kiam la espero pri internacia revolucio
malsukcesis, la malevoluinta kaj izolita Rusio, nacio sen demokrata tradicio, falis
en kontraŭdiron inter la originalaj celoj kaj la efektivaj eblecoj kaj faktoj. La rusia
malevoluo kaj izolado, la interna milito kaj la minaco je interveno, kiuj daŭris
multajn jarojn, determinis la specifan kurson, la praktikon de leninismo.
La bolŝevikoj, ja, estis venkintaj en la interna milito, sed koste de rezigni
multnombrajn teoriajn celojn, iujn jam atingitajn dum la Revolucio. Estis planite
armi la popolon kaj abolicii la regulan armeon; tamen, la komunistoj rapide kreis
disciplinitan kaj bone organizitan Ruĝan Armeon, inkluzive de iamaj caraj
oficiroj. La polico devis perdi sian politikan karakteron; anstataŭe, oni fondis la
Ĉekon (torturejon), novtipan sekretan policon kun ampleksaj funkcioj por
kontraŭbatali la kontraŭrevolucion. La Konstituciiga Asembleo, iam postulita de
la bolŝevikoj, estis dissolvita kiam ĝi rifuzis sankcii la atingojn de la Oktobra
Revolucio. La civila milito alportis absolutan potencon al la Komunista Partio, kaj
ĉiuj ĝiaj malamikoj estis eliminitaj de la politika sceno. Tiu ĉi evoluo ne devenis el
sistema kaj ordigita politika planado de la bolŝevikoj de Lenino; ĉi-lasta, kiu volis
certigi la bolŝevikan politikan potencon, estis devigita de la realo efektivigi certan
politikon. Denove, la Historio konfirmis, ke, kvankam la homoj celas specifajn kaj
difinitajn celojn kaj faras sian propran historion, la konflikto de interesoj kaj la
samtempa influo de multaj mediaj faktoroj kondukas al la atingo de celoj radikale
malsamaj al tiuj planitaj.
Lenino, kiu estis bona konanto de la historio, sendube memoris ke dum la granda
Franca Revolucio, en difinita momento (jaro 1793), ties disvolviĝo kaj aspekto
tute malsimilis al tio de la idealoj de Libereco, Egaleco kaj Frateco, kaj la
valoroj konsekritaj per la Konstitucio de 1789.
94