Page 33 - heleco-101
P. 33

Kongrue kun la re-admona celo de la libro, la teksto

          de  Josuo  pravigas  ĉiutipan  perforton  kontraŭ  la
          idolanoj. Ni memoru ke la militoj, kiujn la libro pri-
          skribas,  estas  kontraŭfrontiĝoj  de  la  “elektita  po-
          polo”,  adoranta  de  la  unusola  Dio,  kontraŭ  idol-

          adorantaj popoloj. Tial, oftas en la Josuo-rakonto
          masakroj de kanaanaj gentoj far la izraelidoj. Tia
          genocida teniĝo, kiun la Josuo-libro rakontas, utilas

          hodiaŭ por subteni du kontraŭcelajn politikojn: unu-
          flanke, la plej radikalaj cionistaj pozicioj eltiras el
          tiu libro inspiron kaj pravigon por rigore sufoki
          ĉiun kontraŭstaron al la juda konkero de la t. n.

          “Granda Israelo”; aliflanke, la ĉiama kaj ĉiea kontraŭ-
          judismo (misnomita “antisemitismo”) uzas la per-
          fortan Josuo-konkeron por nei la judan rajton loĝadi

          en Eretz-Israel.
          Oportunas memori ke, iamaniere, la koncepto de

          “Granda Israelo” aperas jam en ĉi tiu libro de Josuo.
          Ja, komence de la teksto aperas alvoko de Javeh al
          Josuo dirante: Mia servanto Moseo mortis; kaj nun

          leviĝu, transiru ĉi tiun Jordanon, vi kaj ĉi tiu tuta
          popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la
          Izraelidoj. Ĉiun lokon, sur kiun paŝos la plando de
          via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo. De

          la dezerto kaj de ĉi tiu Lebanon ĝis la granda rivero,
          la rivero Eŭfrato, la tuta lando de la Ĥetidoj, ĝis la
          Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.

          Nekredeble! Laŭ tiu dia promeso, la limoj de Israelo
          estus ekde la Mediteraneo ĝis la rivero Eŭfrato,

          inkludante Lebanon kaj nunajn Sirion, Jordanion
          kaj duonon el Irakio. Ĉu la verkistoj de tiu libro,
          kiel dirite homoj de la 7-a aŭ 6-a jarcento a. K., kon-

          ceptis ke tia ampleksa juda regno estus ia estonte
          realigebla celo? Ĉiukaze evidentas ke Josuo mem,
          ĉu li estis reala aŭ fikcia figuro, neniam faris tian
          ampleksan konkeradon eĉ kun la helpo de Javeh

          kaj ĉi ties miraklo-pova kesto de interligo.

          Tamen ŝajnas ke estis iu kialo por ke la deŭtero-
          nomistaj skribistoj menciu la riveron Eŭfraton kiel
          ebla atingaĵo de izraelida konkero. Kiam ili verkis
          tiun materialon, ili jam estis konintaj la historion de

                                                             33
   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38