Page 34 - heleco-101
P. 34
la reĝo Salomono, kiu ŝajnas esti pli historia ol Moseo kaj Josuo. Nu, okazas ke la regno
de Salomono, eĉ se dum kurta tempo, ja alvenis kaj iomete tuŝis la Eŭfrat-riveron (vidu
la ĉi-suban mapon) kvankam neniam tiu teritorio estis okupata de izraelidaj loĝantoj.
Verŝajne la sofrim kiuj verkis la libron de Josuo volis prezenti tiun fakton kiel plen-
umon de dia promeso kaj, ĉu eble ankaŭ kiel celo iam atingota?
Tamen, estas en la libro Josuo aliaj asertoj kiuj estas kontraŭdirataj de aliaj bibliaj libroj
ĉu historiaj aŭ ne. La priskribo de la konkero, rapida kaj totala, de la “Promesita Lando”
kiun faras ĉi tiu libro ne kongruas kun la historio poste rakontata de aliaj bibliaj libroj.
Ekzemple, en la libro Juĝistoj oni vidas ke la izraelidoj devas peni konkeri teritoriojn kiuj,
laŭ la Josuo-libro, jam estis konkeritaj de Josuo. Jerusalemo ne estis konkerita ĝis la
epoko de Davido, proksimume du jarcentojn post la epoko kiam estus okazinta la pre-
tendita epopeo de Josuo. Krome en tiuj post-Josuaj militoj de la izraelidoj, ĉi tiuj
devis kontraŭbatali tribojn kiuj, laŭ la Josuo-libro, jam estis antaŭe ekstermitaj de
Josuo. Alie, laŭ la distribuo kiun Josuo faris de la konkerita teritorio al la izraelaj
triboj, Fenicio, kun ties ĉefaj urboj Tiro kaj Cidon, estis asignita al la tribo de la
Aŝeridoj; nu, la fenica teritorio neniam estis konkerita kaj loĝata de izraelidoj, eĉ
34

