Page 35 - heleco-101
P. 35
ne dum la reĝado de la potenca Salomono. Rilate al la distri-
buo de tero al la triboj estas aliaj strangaĵoj. Laŭ la teksto
de Josuo, la teritorio de la tribo de Simeono situus sude de
tiu de Jehuda. Tamen kiam dissolviĝis la regno post la morto
de Salomono, la tribo de Simeono estis inter la dek triboj kiuj
konstituis la regnon de Izraelo norde de Judujo. Ŝajnas ke
la skipo de skribistoj kiu verkis la Josuo-libron, krom ignori
la historion (kaj la kurson de la suno kaj la luno), ignoris
ankaŭ la geografion.
Estas en ĉi tiu libro de Josuo iu kurioza epizodo de spionoj
kiujn Josuo sendis por studi la fortikaĵojn de Jeriĥo cele facil-
igi la izraelan alsalton al tiu urbo. Iu putino de tiu urbo,
Raĥab, helpis la spionojn kaj savis ilin kiam ili estis malkovr-
itaj de la jeriĥanoj. Poste, kiam la trupoj de Josuo kaptis tiun
urbon, Raĥab estis savita el la ekstermo de la loĝantaro.
Strangas ke oni volus spioni muregon kiu, tamen, disfalus
per si mem kiam la levidoj sonigus la trumpetojn. Ŝajnas
evidente ke oni elpensis tiun epizodon por pravigi tion ke,
laŭ aliaj bibliaj tekstoj, tiu Raĥab, estante nejuda, tamen
iĝis praulino de de Davido kaj ĉi ties reĝa posteularo.
Estis aliaj ne-kongruaĵoj de la Josuo-libro kiuj devis esti
alĝustigitaj per aliaj bibliaj tekstoj. Ekzemple, post tio ke
tiu libro asertas ke la urbo Jeriĥo estis detruita de la armeo
de Josuo, la homoj de la 7-a kaj 6-a jarcentoj a. K., kiuj
aŭdadis la legadon de tiu libro, ne povus kompreni ke tiu
urbo ankoraŭ estis plenviva kvazaŭ nenio estus okazinta.
Tial, per alia biblia libro, tiu de 1-a Reĝoj, oni devis aserti
ke la urbo estis rekonstruita de Ĥiel de Bet-El dum la reĝ-
ado de Aĥab de Izrael. Ankaŭ oni devis elpensi eventojn,
kiel tiu de la trompado de iuj kanaanoj al Josuo, por
ekspliki kial restis en la lando homoj de la gentoj kiuj, laŭ
la libro, estis ekstermitaj de la izraelida armeo.
Resume, la reala celo de la libro estis krei iun tradicion por
legitimi la religian reformon de la reĝo Josijo de Judujo. Ni
rimarku kiel multe similas la nomo de Josuo kaj tiu de Jo-
sijo. Estis tre grava la afero de la distribuo, supozeble egal-
eca, de la tero al ĉiuj familioj. Surbaze de la egaleco kiu,
supozite, establis tiu distribuo, oni formulis la koncepton
aŭ doktrinon de la «Jubilea Jaro» por nuligi la faritajn ko-
mercajn operaciojn kaj restabli la egalecon. Ni devos pli
detale studi tiun temon kiam nia raporto pritraktos la reĝ-
adon de Josijo kaj ties gravan historian rolon.
35

