Page 36 - heleco-101
P. 36
Se la libroj de la Pentateŭko kaj tiu de Josuo estus konsiderataj «historiaj», ni povus
diri ke tiu biblia libro nomata Juĝistoj rakontas okazintaĵojn kiuj situus kronologie
inter tiuj de Josuo-libro kaj tiuj de Samuel. Konkrete, la Juĝistoj-libro priraportas
eventojn kiuj estus okazintaj dum la 12-a kaj la 11-a jarcentoj a. K. Sed ni devas aserti
ke la tuta enhavo de tiu libro estas same historia kiel la menciitaj Pentateŭko kaj
Josuo, t. e. absolute neniom.
Laŭ tio kion oni povas konjekti el la babilona kaj egipta dokumentaro pri tiu epoko kaj
tiu kanaana regiono, ĉi tiu estis periferia teritorio inter ambaŭ imperioj kaj celo je kon-
trolo far ili. Ĝia situacio estis tia de bronz-epoko, en evoluo el nomada paŝtista kulturo
al nemigranta agrokultura vivmaniero, kun diversaj ŝtat-urboj, sendependaj, inter-konkur-
antaj kaj fluktuantaj inter lojaleco kaj ribelo rilate al la egiptia kaj babilonia imperioj.
For de la socia strukturo de tiuj ŝtat-urboj estis tiu loĝantaro, se oni povus nomi ĝin
“loĝantaro”, de la habiru. Eble pro la situacio de evoluado inter malsamaj kulturoj, el
la nomada paŝtismo al la fiks-loĝanta agrokulturismo, restis en tiu regiono tia ne-asimil-
ita personaro, simila al la nuntempaj ciganoj. Habiru aŭ apiru estis la nomo donita de
sumeraj, egiptaj, hititaj kaj ugaritaj fontoj al grupo da homoj vivantaj en la lokoj de
nordorienta Mezopotamio, Kanaan-regiono, k. a. Tiuj homgrupoj estas priskribitaj laŭ
diversaj manieroj, sed ili estis ĝenerale difinitaj kiel nomadoj aŭ duon-nomadoj, ribel-
uloj, eksterleĝuloj, rab-atakantoj, dungo-soldatoj, servistoj aŭ sklavoj. La habiru estis
difinitaj ankaŭ kiel rifuĝintoj; t. e., homoj kiuj transiris landlimojn, kvankam oni ne
indikas la kaŭzon de la movo, sed ili ja signifis konstantan minacon, ne nur por komerc-
istoj kaj aliaj vojaĝantoj, sed ankaŭ por la pli loĝigitaj komunumoj de la regiono.
Laŭ la historiistoj kiuj studis ĉi tiun temon, estas malfacile konjekti ĉu la habiru pri
kiu temas la antikvaj egiptaj kaj mezopotamaj historiaj registroj havas ian rilaton kun
la izraelidoj de la Biblio. La libro Juĝistoj priskribas ian socion kiu tute ne alĝustiĝas
al tio kion rakontas la historiaj fontoj de la tiamaj imperioj. En la biblia Juĝistoj-libro
kelkfoje oni mencias Egiption, sed estas nur por memori ke la izraelidoj estis liberigitaj
de Javeh el la sklaveco en tiu lando. La tuta enhavo de la libro estas daŭra readmono
por ke la izraelidoj restu fidelaj al la unusola Dio kiu rifuzas la idolismon.
La teksto de Juĝistoj prezentas la tribojn de Israleo loĝantaj en la tero kiun Josuo kon-
keris por ili sed, strange, ili senĉese devis batali kontraŭ gentoj kiuj, laŭ la Josuo-libro,
jam estis venkitaj kaj ŝajne ekstermitaj de la konkerinto, kaj devis konkeri teritoriojn kiuj,
36

