Page 37 - heleco-101
P. 37

laŭ la sama fonto, jam estis gajnitaj de Josuo. Ŝajnas ke, kvankam ambaŭ libroj estis

          verkitaj de la sama deŭteronomista skribistaro, ili estis ellaboritaj de malsamaj skribo-
          skipoj kiuj ne inter-akordis la intrigon aŭ scenaron.

          Vidu jenan paragrafon de Juĝistoj-libro: Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael: Mi ven-
          igis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de sklaveco, kaj Mi savis vin el
          la manoj de la Egiptoj kaj el la manoj de ĉiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de

          vi, kaj Mi donis al vi ilian landon; kaj Mi diris al vi: Mi estas la Eternulo, via Dio; ne
          timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed vi ne obeis Mian voĉon.

          Tiutipaj readmonoj aperas ofte laŭlonge de la tuta libro. La skemo ripetiĝas senĉese:
          la popolo, aŭ iu(j) el ties triboj, refalas en idolismon; kiel dia puno, iu el la kanaanaj
          gentoj atakas kaj subpremas la malfidelajn hebreojn, tiam aperas lidero, aŭ juĝisto kiu,

          nome de la eterna Dio, savas sian popolon, kaj sekvas readmono kiel tiu supre pre-
          zentata, por ke la pekinta popolo revenu fidele al la kulto al la unusola, ĉiopova Dio.

          Laŭ la prezentado kiun la biblia libro faras, tiuj juĝistoj estis portempaj lideroj, sen suk-
          cedantoj, kaj ilia lidereco plejofte ne rilatis al la tuta izraela popolo sed nur al aparta
          tribo. En la priskribo de ĉi tiuj homoj ekzistas nenia komuna etalono de identigo.

          Debora estas distingita kiel profetino; Gideon estas kamparano el humila socia deveno;
          Jiftaĥ, estas filo de putino, li gvidis grupon da malbonfarantoj; kaj Ŝimŝon, la junulo de
          ega fizika forto, ne povas rezisti la ĉarmon de filiŝtanino. Alie, la priskribo de la pro-
          tagonistoj estas tre malegaleca: dum estas dediĉitaj pluraj ĉapitroj al iuj el ili (Debora,

          Gideon, Jiftaĥ, Ŝimŝon kaj Miĥaja), aliaj estas nur menciataj laŭnome, kun tre mallongaj
          personaj informoj (Otniel, Ehud, Ŝamgar, Tola, Jair, Ibzan, Elon kaj Abdon).

          Kiel dirite, tiu libro de la Juĝistoj ne estas historia dokumentado, tamen ties enhavo ne
          estis tute inventita de la verkistoj. Eble ĉi tiuj baziĝis sur antaŭe ekzistantaj legendoj
          kaj enkadrigis la senkoneksajn tradicio-pecojn en ĝeneralan kadron kun difinita teo-

          logia celo, la readmona alvoko resti fidele al la dia Javeh kaj ĉi ties ordonoj. La
          militaj venkoj de la armeoj de la juĝistoj sur la kanaanoj ne estas malpli miraklaj ol
          tiuj de Josuo, sed ĉi-libre la kesto de interligo ludis nenian rolon en tiuj venkoj. Nur unu-

          foje estas menciata la kesto en ĉi tiu libro, kaj tio okazas kadre de milito inter la
          izraelidoj mem, konkrete ĉiuj dek-unu triboj kontraŭ tiu de Benjamen.

          Okazis ke estis seksperfortado de kromvirino de membro de la tribo de Levi fare de junul-
          bando de la tribo de Benjamen. La Levido distranĉis sian edzinon en dek du pecojn kaj
          sendis ilin al ĉiuj triboj mendante venĝon. La Benjamenidoj ne nur rifuzis puni la kulp-

          ulojn sed krome pretiĝis defendi ilin. Batalo okazis en Gibea, en kiu la aliaj triboj de
          Izrael serĉis venĝon, kaj post kiu membroj de la Benjamen-tribo, inkluzive de virinoj
          kaj geinfanoj, estis mortigitaj. Laŭ la Juĝistoj-libro, Dio mem ordonis al la dek-unu triboj
          marŝi milite kontraŭ la Benjamenidoj. Ŝajnas ke tiuokaze la kesto funkciis kiel komunik-

          aparato rekte konektita al la ĉiela trono.

          Alia bizare kruela okazaĵo priskribita de ĉi tiu libro estis la kazo de la juĝisto aŭ lidero
          Jiftaĥ. Li estis filo de prostituitino. En epoko kiam la izraelidoj, kromanfoje, forgesis

                                                             37
   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42