Page 38 - heleco-101
P. 38
adori Javeh-on por adori Baalon kaj Astarton, la Eternulo
forlasis ilin al la atakoj far malamikoj kiel la amonidoj kaj
filiŝtoj. Jiftaĥ organizis bandon je volontuloj pretaj batali
kontraŭ la amonidoj. Antaŭ la batalo li faris ĵuron al
Javeh promesante foroferi al ĉi tiu la unuan personon kiu
eliru gratuli lin pro lia venko. Jiftaĥ batalis kaj venkis. Re-
veninte al sia domo, tiu, kiu al li iris renkonten, danc-
ante kun tamburino por festi la patron kaj ties venkon, estis
lia unika filino. Jiftaĥ sin sentis devigita plenumi sian pro-
meson foroferi sian filinon. Lia historio en la Juĝistoj-libro
aldonas ke la membroj de la tribo de Efraim marŝis kontraŭ
li tial ke li ne kalkulis je ili por la milito kontraŭ la amon-
idoj. El tiu nova milito inter izraelidoj Jiftaĥ venkis per la
mortigo de 42.000 efraimidoj.
Tiu libro Juĝistoj, same kiel tiuj de la Pentateŭko kaj Josuo
plenas je kruelaĵoj el kiuj rezultis grandaj masakroj. La
tekstoj sendube ne estas historiaj, sed ili respegulas norma-
lan etoson kaj kutimojn de la bronz-epoko. Sed ŝajnas ke
ankaŭ la verkistoj de la libro, en la 6-a jarcento a. K. kiuj
konis la dekalogon kaj estis konstruante la judismon, kon-
sideris normalajn tiajn okazintaĵojn. Kaj eĉ pli grave, en la
nuntempo, kiam oni konas la Evangelion, okazas ne malpli
gravaj kaj same kruelaj masakroj en tiu terzono kaj en aliaj
mondpartoj. Kaj krome, daŭre ekzistas en nia mondo mar-
ĝenitaj, senhavaj homaj amasoj aŭ etnoj similaj al la antik-
vaj habiru. Verŝajne, la bronz-epoko ne finpasis.
Temante pri la libro Juĝistoj, oni devas ne forgesi la aven-
turojn de Gideon kaj Ŝimŝon. Iliaj prodaĵoj estas sufiĉe kon-
ataj eĉ for de la kleraj rondoj de Biblio-konantoj. Ekzistas
pentraĵoj kaj eĉ famaj filmoj kiuj pritemas iliajn heroaĵojn.
Gideon, same kiel aliaj lideroj de la Juĝistoj-libro, savis la
izraelan popolon batalante kontraŭ ĉi ties malamikoj kiam
la izraelidoj, post peki kontraŭ Javeh, atingis, dank’ al sia
pento, la dian pardonon. Ĉi tio tute alĝustiĝas al la ĝenerala
skemo de la libro kaj ĉi ties readmona celo, sed la famo de
Gideon baziĝas sur tiu kliŝo de la aŭdaca dumnokta atako
al granda armeo far tricento da kuraĝuloj.
Pri Ŝimŝon, estas ia novaĵo, li ne estas lidero komandanta
batalantan armeon kontraŭ malamikoj. Lia specifaĵo estis lia
persona eksterordinara forto. En lia kazo estas ne unu, sed
kelkaj kliŝoj: luktanta kontraŭ leono sen aliaj armiloj krom
38

