Page 39 - heleco-101
P. 39
siaj nudaj manoj, masakranta tutan armeon per nura makzelo de azeno kaj eĉ detruanta
filiŝtan templon per siaj propraj fortoj. Sed plej pitoreska estas la bildo de la dormanta
Ŝimŝon dum lia edzino, la filiŝta Delila, tondas lian hararon por senfortigi lin.
La filiŝtoj meritas ian atenton. En la libro Josuo ili estas menciataj nur unufoje por informi
ke ilia tero estis inter tiuj kiujn Josuo ne konkeris. Ili forte enrompas en ĉi tiu libro,
Juĝistoj, en kiu oni mencias tiun popolon ĉefe en rilato kun Ŝimŝon. Tiuj filiŝtoj iome
interesas por nia raportado pro du kialoj: unue, ili ne estis semida gento. La amon-
idoj, moabidoj, amalekidoj, ismaelidoj… kaj aliaj popoloj kun kiuj rilatis, ĉefe milite,
la izraelidoj, estis parencaj al ĉi tiuj. Laŭ la biblia rakontado, tiuj popoloj estis poste-
ularo de Abrahamo aŭ ĉi ties nevo Lot. Sed la filiŝtoj estas alia afero. La egiptaj kaj
mezopotamaj historiaj fontoj kaj la moderna historiografio koincidas pri tio ke tiu
popolo estis for-devena, eble el la Egeo-regiono, t. e. temis pri eŭropa gento.
Kaj jen ia paradokso: la nomo de tiu tero, antikve konata kiel Judujo kaj Izraelo, nun-
tempe estas “Palestinio”, kaj ĉi tiu nomo rilatas ĝuste al tiu filiŝta etno. “Palestinio”
etimologie signifas “filiŝta lando”. La nomo estis asignita al tiu tero far la romianoj,
ne-semida popolo, ĝuste ĉar “Palestinio” estas ne-semida nomo; temas pri kontraŭ-
juda aŭ anti-semida sento de la romianoj kiuj tre militis kontraŭ la judoj. La paradokso
konsistas en tio ke “Palestinio” iĝis kvazaŭ flago de iu artefarita naciismo de semida
gento kiu luktas kontraŭ alia semida gento. Jes, ankaŭ la cionismo estas artefarita naci-
ismo, 2.600 jarojn pli antikva ol la palestina naciismo sed tamen, ja, artefarita. Ni
ĝuste estas priskribante per ĉi tiu raporto la procezon de elaborado de la cionismo.
Krome, kaj eĉ se ambaŭ popoloj: judoj kaj palestinanoj, ne volas agnoski tion, ili estas
tre parencaj. Ambaŭ gentoj estas rezulto de ampleksa mestizado, kun multenombraj
komunaj prauloj. Ĝuste pri iu intersemida mikso temas la biblia libro Rut, kiu sekvas
tiun de Juĝistoj. La scenejo, epoko k. c. de ambaŭ libroj estas la sama. La libro estas
rakonto pri izraelida virino Naomi el Betleĥemo, kiu pro malsato iras en Moabon kun
siaj edzo kaj filoj. La edzo de Naomi mortas, ŝiaj filoj edziĝas kun moabidinoj, kaj ankaŭ
ili poste mortas. Kiam Naomi volis reiri al Betleĥemo, Rut, unu el la bofilinoj, decidis
akompani sian bopatrinon. Do, ŝi iris kun Naomi en Betleĥemon kaj edziniĝis al Boaz,
proksima parenco de la mortinta edzo, fariĝante praulino de Davido.
Eble, la celo de la libro estis poziciiĝi en la polemikon kiu estiĝis post la reveno de
la babela ekzilo inter tiuj, kiuj volis konservi la “purecon” de la juda raso malpermes-
ante miksajn geedziĝojn, kaj tiuj kiuj asertis ke la ras-miksado estis neevitebla en la
tiamaj cirkonstancoj. Tial oni prezentas la moabidinon Rut-on kiel virinon plenan je virtoj
kiel obeemo kaj lojaleco al la Unusola Dio. Sed ĉiukaze, la fakto ke oni rilatigas ĉi
tiun rakonton kun la reĝo Davido esprimas la volon de la verkisto(j) reliefigi tiun
reĝan dinastion al kiu apartenis Josijo. Ni memoru ke tiu reĝo de Judujo tre apogis
kaj impulsis la firmiĝon de la tiam formiĝanta juda religio. Kiel ofte okazas, la religio
estas grava komponaĵo de naciismo. La libro de Rut, same kiel la antaŭaj, ĝis nun
menciitaj bibliaj libroj, estas verko de tiu deŭteronomista klerularo kiu estis prilabor-
ante la judismon samtempe kiel religio kaj kiel elektita popolo.
39

