Page 40 - heleco-101
P. 40
Ŝajnas ke ekde la libroj t. n. Samuel, la biblia rakontado komencas esti iome pli «historia»
ol tiu de la ĝis nun pristuditaj tekstoj. Tamen, same kiel okazis pri la antaŭaj libroj:
Josuo, Juĝistoj, legante ĉi tiun unuan libron de Samuel, oni spertas surprizon kaj senton
je strangaĵo konsiderante la aŭtonomecon aŭ sendependecon laŭ kiu agadas la popoloj
de tiu mezorienta regiono: izraelidoj, amalekidoj, amonidoj… sciante ke tiu teritorio
estis sub la influo kaj kontrolo de la faraona Egiptio. En tiu libroj aperas eĉ ne signo
de la egipta suvereneco en la zono. Tio igas nin pridubi la verecon aŭ historiecon
de la bibliaj libroj Eliro, Josuo, Juĝistoj… eble ankaŭ ĉi tiu de Samuel.
Aŭ eble ne. La egiptaj historiaj registroj, ja, informas pri la enrompo de la filiŝtoj en tiu
terzono kaj agnoskas ke Egiptio, post repuŝi tiujn invadintojn en aliaj lokoj pli proksimaj
al la Nilo-rivero ne povis eviti ke ili konkeru kaj okupu tiun marbordan regionon
de Kanaano. Do, eble estas vero ke la tieaj popoloj, same kiel la filiŝtoj, povis dum tiu
11-a jarcento a. K. ĝui tian agad-liberon kian montras la bibliaj tekstoj. Do, ni pritraktos
la figurojn de Samuel, Saul kaj David kvazaŭ ili estus vere historiaj personoj. Fakte,
la nuntempaj historiistoj ne pridubas la historiecon de tiuj homoj dum, jes ja, estas logika
pridubo je la historieco de figuroj kiaj Moseo kaj Josuo.
Sed, kompreneble, ni ne povas akcepti ĉion kion tiu libro rakontas pri tiuj homoj. Eble
Samuel estas reale ekzistinta homo sed la historio kiun la libro prezentas pri li estas
sufiĉe legenda. Aperas en tiu ĉi teksto, 1-a Samuel-libro, sufiĉe da rektaj intervenoj
de Dio, kun aŭ sen la helpo de la Kesto de Interligo, favore al la elektitaj –de li–
lideroj de lia elektita popolo. La naskiĝo mem de Samuel jam montras dian intervenon:
lia sterila patrino petegis al Dio gravediĝi, kaj promesis ke se ŝi naskus viran filon, ŝi
dediĉus lin al la servo de tiu sanktejo.
La sanktejo estis tiu de Javeh, kiu tiam troviĝis en Silo, kie estis la Kesto de
Interligo. Ne temis pri templo; en tiu epoko, kiam la izraelidaj triboj havis ankoraŭ
duon-nomadan vivmanieron, iliaj kultejoj situis en altaĵoj, altaj lokoj. Tiam Javeh
estis nur unu pli inter la diaĵoj kiujn adoradis tiuj gentoj. La verkistoj de tiuj bibliaj
libroj, la deŭteronimistaj skribistoj de la 7-a jarcento a. K., volis prezenti la aferon
kvazaŭ Javeh estus la unusola Dio adorata de ĉiuj izraelaj triboj. Sed, reale, Javeh
kaj aliaj diaĵoj kiaj Baalo, Astarto, Moloĥo… estis adorataj de la triboj kiuj tion
volis fari, kaj ĉiam kiam ili volis tion fari, kaj ofte ĉiuj aŭ kelkaj el tiuj diaĵoj estis
kunadorataj samtempe en la samaj lokoj. Tiuj dioj estis adorataj sammaniere de
aliaj ne-izraelidaj triboj de la regiono, kaj eĉ la last-alvenintaj filiŝtoj alprenis tiun
kulton kvankam ili estis alportintaj sian propran panteonon.
40

