Page 41 - heleco-101
P. 41

Ĉiukaze, kaj laŭ la teksto de la libro kiun ni pritemas, Samuel

          estis dediĉita ekde lia infanaĝo al la servo de la Javeh-a sankt-
          ejo en Silo, kies ĉefpastro estis Eli. Notindas ke la pastraro
          de tiu sanktejo apartenis al la tribo, aŭ pli ĝuste al la klano,
          de la levidoj. Fakte ankaŭ la familio de Samuel apartenis al
          tiu elita kasto. La Biblio mem, spite al la menciita celo de la

          sofrim-skribistoj, provizas indicojn kiuj permesas nin supozi
          ke la sama levida klano aŭ kasto oficis ankaŭ la kulton de la
          aliaj idoloj, krom Javeh. Ja, la teksto de la pentateŭka Levidoj-

          libro, akiris sian definitivan formon en la 6-a jarcento a. K.
          samtempe kiel la ceteraj ĝis nun pritemitaj libroj, sed la en-
          havo: leĝoj, normoj, punoj… kiujn tiu libro preskribas estas
          multe pli antikva, kaj funkciis jam en la epoko de Samuel. Laŭ
          tiu levida leĝaro, ĉu skribita aŭ ne, la gento de tiu tribo, al kiu

          Samuel apartenis, estis privilegiita, elita, klaso aŭ kasto kiun
          la senrangaj membroj de la triboj devus nutri por kulti en
          la sanktejoj, servante la altaron, laŭdante la ĉielon…

          Ĉu ŝajnas al ni strange ke la izraelaj amasoj konsentu sub-
          teni kaj elteni tian sacerdotecan kaston? Rimarku ke la afero

          tute ne estas eksterordinara. Same okazis en aliaj kulturoj kaj
          eĉ nuntempe en nia propra socio. Ankaŭ la bramana kasto de
          Hindio kaj la sacerdotecaj klanoj de Egiptio, Mezopotamio
          kaj aliaj lokoj ĝuis tiajn privilegiojn. Kaj, kion diri pri la

          pastraro aŭ klerikaro de nia kristana socio? Ĉi-kaze ne temas
          pri kasto sed ĉiukaze estas privilegiita socia klaso.

          Nu, kiel dirite, nia Samuel jam de lia infanaĝo estis enkadrig-
          ita en la dominanta levida klano serve de la altaro. Serve, eĉ
          kiel  sacerdoto,  sed  li  neniam  atingis  la  plejaltan  pastran

          rangon;  same  kiel  ĉiu  elita  socia  tavolo,  ankaŭ  la  levida
          socia klano aŭ kasto havis striktan rango-strukturon. La altaj
          gradoj de la sacerdoteco estis privilegio de konkreta(j) fami-
          lio(j) ene de la levidaro. La tiama Plejalta pastro estis tiu Eli,

          kaj supozeblis ke post li heredus tiun rangon unu el liaj filoj.

          Sed la teksto de ĉi tiu libro klarigas ke la filoj de Eli estis mal-
          virtaj, malbonaj kaj avidemaj. Samuel servis antaŭ la altaro
          zonita per tola efodo, kvankam li neniam rolis kiel ĉefpastro.
          Sed la ĉefa kliŝo rilate al Samuel en la biblia teksto estas la
          afero de la alvoko, kelkfoje ripetita al li, de Javeh. Trifoje

          sinsekve Samuel aŭdis la vokon kaj raportis  lin al Eli,  kiu
          resendis lin dormi. Tiu ĉi ripeto finfine vekis la komprenon de
          Eli, ke la Dio Javeh vokas la infanon. Li do konsilis al ĉi


                                                             41
   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46