Page 42 - heleco-101
P. 42
tiu kuŝiĝi denove, kaj se li denove estos vokita, li diru: “Parolu, ĉar via servanto
aŭskultas!” Samuel faris tion, kaj tiam Javeh rivelis al li sian volon ekstermi la idaron
de Eli. Evidentas la obstino de la bibliaj verkistoj signi per diaj intervenoj ĉiujn
decidajn eventojn de la “elektita popolo”. La teksto aldonas ke la Eternulo estis ĉiam
kun Samuel kaj ne lasis iun el ĉi ties vortoj fali sur la teron. La tuta Izrael, de Dan
ĝis Beer-Ŝeba, agnoskis lin kiel profeton de Javeh; kaj Samuel daŭre ricevis diajn
revelaciojn kiujn li transdonis al la tuta Izraelo.
La anoncita dia puno al la familio de Eli konkretiĝis per terura malvenko de la
izraelidoj en batalo kontraŭ la filiŝtoj, kiuj de tiam kontrolis la landon kaj kaptis por si la
Keston de la sanktejo. Aŭdinte la novaĵon pri la kapto de la Kesto de Interligo, kaj la
morto de liaj filoj, Eli kolapsis kaj mortis. Kiam la filiŝtoj estis en posedo de la Kesto
dum sep monatoj kaj suferis katastrofojn kaj malfeliĉojn, ili decidis redoni ĝin al la
izraelidoj. Kompreneble, laŭ la biblia raporto pri tiu okazaĵo, tiel la izraela malvenko
kiel la malfeliĉoj de la filiŝtoj estis diaj punoj. La teologia celo de tiuj verkistoj estis
emfazi la gravecon de la kulto kaj obeo al Javeh kies religio ili estis kreante. Sed la
fakto ke la filiŝtoj metis la Keston en sia templo al Dagono, apud ĉi ties statuo, atestas
pri la tiama religia sinkretismo en tiu terzono. Kvankam ĉiu tribo kaj popolo havis sian
propran diaĵon, ili ankaŭ respektis kaj timis alies diaĵojn. La Javeh-monoteismo kiun
tiuj libroj metas en tiun epokon de la Juĝistoj kaj Samuel estis, ĝuste, afero kiun tiuj
verkistoj estis kreante per tiuj libroj.
Dum tiu epoko de filiŝta dominado sur la izraela teritorio Samuel iom-post-iom iĝis
esenca persono por la hebreaj triboj. Do li, en difinita momento decidis aldoni la rolon
de juĝisto al tiu de sacerdoto kaj profeto. “Juĝisto” laŭ la senco de tiuj lideroj kiuj
alprenis la taskon liberigi la hebreojn el alipopola dominado. Se la biblia teksto veras,
post 20 jaroj da filiŝta premado, Samuel, organizis reziston de la izraelaj triboj
kontraŭ la filiŝtoj. Filiŝta armeo marŝis al Micpa por ataki la ĵus amasigitan izraelan
armeon kaj estis venkita tie. Ĉu ĉi tiu hebrea venko estis aŭ ne vera, certas tio ke ĝi
ne estis definitiva. Ni vidos ke la propaj bibliaj tekstoj priskribas postajn gravajn
militojn inter filiŝtoj kaj izraelidoj.
Verdire, la filiŝta enrompo en la Kanaana regiono estis faktoro de kvalita ŝanĝo. De
tiam tre ŝanĝiĝis la politika kaj militista situacio de la regiono. Tio estas, definitive
finiĝis la milit(et)oj inter la duon-nomadaj triboj far volontuloj kaj dungo-soldatoj
subgvide de eventualaj, provizoraj lideroj kiaj la priskribitaj «juĝistoj». La filiŝtoj
enportis ali-tipan milit-arton kadre de alitipa regad-arto. Ŝajnas ke la filiŝtoj, post
venki la hititojn, elprenis el ĉi tiuj la sekreton de la ellaborado de la fero. Ĉu certas
aŭ ne tiu teorio, estas klare ke la filiŝtoj metis finon al la bronz-epoka kulturo en la
Kanaana ter-zono kaj devigis la tiejan popolojn, inter ili la izraelan, reage adaptiĝi
al la novaj cirkonstancoj.
Samuel pensis ke liaj filoj heredus sian juĝistan rolon, sed la reale ŝanĝita situacio
postulis alitipan politikan solvon. La neceso alfronti malamikon kian la filiŝtoj estis
trudante en la regiono la formiĝon de stabilaj regnoj, subgvide de reĝoj liderantaj
42

