Page 43 - heleco-101
P. 43

konstantajn armeojn subtenitajn per regulaj impoŝtoj. La

          tribaj  gvidantoj  decidis  ke  estis  bezono  je  pli  unuigita,
          centra registaro, kaj postulis ke Samuel nomumu reĝon
          tiel ke ili povus esti “same kiel la aliaj nacioj”.

          Samuel, eĉ se malvolonte, akceptis la popolan postulon kaj
          elektis kaj sanktoleis kiel reĝon Saulon, iun junulon de la

          tribo de Benjameno. Per tiu biblia 1-a Samuel-libro oni scias
          ke ne plifirmiĝis la reĝa dinastio de tiu Saul. Jam dekomence
          la rilato inter la reĝo kaj la profeto Samuel estis konflikta.
          Fakte, la ĉefa enhavo de tiu biblia libro estas prirakonto de

          la ascendo de David kiu, fine, atingis la reĝecon de Izraelo
          kaj fondis egedaŭran dinastion.

          Same kiel en aliaj regnoj de ĉiuj epokoj, ankaŭ en la izraela
          dinastio baldaŭ komenciĝis okazi intrigoj kaj konspiroj de
          pretendantoj celantaj la reĝan tronon. En difinita momento,

          Davido, el la tribo de Jehuda, kiu krome estis bofilo de Saul,
          estris kelkcento da ribeluloj batale kontraŭ la reĝo, kaj
          en la kurso de tiu kontraŭfrontiĝo la ribeluloj eĉ rifuĝis

          en la filiŝta teritorio. Kiel dirite, la doktoroj kiuj en la 7-a jar-
          cento a. K. komencis verki la unuajn librojn de la Biblio, inter
          ili tiujn titolitajn Samuel, celis legitimi la dinastion de David,
          unu el kies posteuloj decide subtenis la religian reformon

          kiun tiuj intelektuloj volis efektivigi. Surbaze de ĉi tiu poli-
          tika celo, interesis plibeligi la procezon de la aliĝo de David
          al la trono de Israelo. La bildo aŭ kliŝo de Samuel sankt-

          oleanta Davidon estas certe malvera, kaj same oni povas  diri
          pri la eksterordinara batalo kaj venko de David kontraŭ la
          giganto Goliat. Fakte, ŝajnas ke la Biblio mem, per unu el la
          libroj de la Kronikoj, rakontas tiun historion alimaniere ol

          la libro Samuel-1.

          Ĉiukaze, la ribelo de David kontraŭ Saul ne sukcesis, sed
          dume David sukcesis liberiĝi el la reprezalioj kiujn Saul
          volis fari kontraŭ li. Saul kaj lia unuenaskito mortis batal-
          ante kontraŭ la filiŝtoj. De tiam, David tenis la gvidadon de
          la tribo de Jehuda kaj malmulte pli. Sed la nordaj triboj, kiuj

          loĝadis en la plej fekunda teritorio (Samario kaj Galileujo),
          libervole restis sub la komando de la familio de Saul kaj
          milite rezistis la provon aneksi ilin al la regno de Judujo.

          Se la informoj donitaj de la Biblio ĉi-rilate estas ĝustaj,
          la rezisto de la nordaj triboj daŭris pli ol sep jarojn kaj ili
          submetis sin al David nur kiam ili estis milite venkitaj.

                                                             43
   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48