Page 44 - heleco-101
P. 44
Iuj nuntempaj specialistoj pri la Biblio kaj la historio kiun ĝi
priraportas, esprimas dubon pri tiu submetiĝo de la riĉaj izrae-
laj triboj al la superregado de la tribo de Jehuda. Kompren-
eble, ne eblas certeco pri tiutipaj aferoj, sed ni devas pri-
konsideri ke tiu kazo ankaŭ ne estas stranga. Same kiel la lev-
ida tribo estis ligita al la religia kulto, la jehuda tribo estis spe-
cialigita pri milit-arto. Ofte okazis en la historio de multaj popo-
loj la fakto ke la militistoj alprenis la politikan potencon. Cetere,
la Biblio mem agnoskas ke la submetiĝo de la nordaj triboj al
la dinastio de David ne estis liber-vola kaj krome ne daŭris
longe, kiel ni vidos siamomente.
Evidente, la bibliaj tekstoj, tre favoraj al la jehuda dinastio, emfa-
zas la figuron de Davido, konkerinto de Jerusalemo, kaj volas
reliefigi la religian piecon de tiu reĝo esprimita per kompon-
ado kaj kantado de psalmoj, kaj dancado dum la translokigo de
la Kesto de Interligo al Jerusalemo kie li volis konstrui templon
al Javeh, kvankam ĉi tio ne eblis al li sed al lia filo kaj suk-
cedinto Salomono.
Sed spite al la apologia celo de tiuj verkistoj, ili devis raporti
ankaŭ pri fiaj agoj de David. Ĉi tiu trouzis sian reĝan potencon
precipe rilate al la akiro de virinoj. Pluraj viroj devis morti por
ke iliaj vidvinoj povu edziniĝi al la reĝo. Konkrete, la plej fama
el tiuj kazoj estis tiu de Batŝeba, la edzino de la hitito Urija,
kiu poste naskis al David ĉi ties filon Salomonon kiu fine
sukcedis lin en la izraela trono.
Alia malbela afero de la reĝado de David estis tiu de la ribeloj
pro ambicio al la reĝeco. Se David konspiris kontraŭ sia bo-
patro Saul, ankaŭ li, siavice, devis suferi similajn konspirojn ene
de sia propra familio. Abŝalom, unu el la 20 filoj de Davido, filo
ankaŭ de alia ino kiu “perdis” ŝian edzon antaŭ ties edziniĝo
al David, ribelis kontraŭ sia patro, kiu forfuĝis el Jerusalem
por ne esti kaptita de la ribelulo. Sed post iuj bataloj, la trupoj
de David sukcesis venki la armeon de Abŝalom. Dum ĉi ties for-
kuro, per-rajde, lia kapo alkroĉiĝis al kverko ligita per lia hararo.
Joab, armeestro de David mortigis lin per lanco-pikoj.
La familiaj problemoj pri la sukcedado al Davido reiĝis kiam ĉi
tiu estis mortanta. Adonijah, filo de reĝo, estis la sekva en la rajto
al la trono post la morto de Abŝalom. Kvankam li intencis
rezisti kaj havis gravajn apogojn, li estis senrajtigita reĝi kaj
poste ekzekutita laŭ ordono de Salomon.
44

