Page 67 - heleco-101
P. 67
intelektaj rondoj povas kaŝi la realaĵon, ke en la juda popolo, same kiel en iu ajn alia
popolo sur la Tero, ekzistis la popolamasoj: malevoluinta kolektivo, manipulebla kaj
manipulata de siaj intelektuloj, kiuj ofte direktis la ŝafaron laŭ siaj klasinteresoj.
Fakte, la profeta mesaĝo celis liberigi la popolamason de la subpremado, al kiu ĝi
estis submetita. En la juda kulturo, tiu marĝenita amaso ricevis la nomon:
am-haarez (la popolo de la tero) kun la signifo de ordinaraj aŭ vulgaraj homoj.
La am-haaretz (ankaŭ skribita kiel am ha-arez) estas hebrea termino, kiu laŭvorte
signifas “popolo de la tero”, kun la signifo de “ordinaraj” aŭ “vulgaraj” homoj.
Ĝia signifo kaj konotacioj evoluis tra la juda historio, sed post la babilona ekzilo
(6-a jarcento a. K.) kaj dum la Dua Templa periodo (ĉirkaŭ 538 a. K. al 70 p. K.),
la termino ekhavis tre klaran socian, religian kaj politikan nuancon.
Post la reveno de parto el la juda popolo al Judujo el Babilono, subgvide de figuroj kiel
Ezra kaj Neĥemja, la termino am-haaretz komencis rilati al tiuj judoj, kiuj ne estis ekzil-
itaj kaj kiuj “restis en la lando”. Kun la tempo, la termino komencis signifi socian
kaj religian grupon, kiu elstaris pro manko de scio aŭ rigora praktikado de la
Torao, kontraste kun la revenintoj, kiuj identiĝis kun pli normiga, instruata kaj
leĝocentra judismo. Ecoj de la am-haaretz post la Babilona ekzilo:
-Loka loĝantaro: loĝantoj kiuj restis en Judujo dum la babilona ekzilo, ĉefe
kamparanoj kaj homoj el la kamparaj tavoloj. Multaj el ili miksiĝis kun aliaj
popoloj, inkluzive de nejudaj nacioj, kio kaŭzis tensiojn kun la revenintoj.
-Nescio aŭ malforta observemo de la Torao: oni konsideris ilin kiel “ignorantoj de
la Leĝo” aŭ kiel tiuj, kiuj ne sekvis la preskribojn kun rigoreco.
-Rezisto al religiaj reformoj: ofte ili kontraŭis la reformojn efektivigitajn de la
postekzilaj religiaj aŭtoritatoj; kelkaj el ili partoprenis miksitajn geedziĝojn, kio
generis religian kaj kulturan konflikton.
-Tensio kun la religiaj elitoj: ili estis rigardataj kun suspekto aŭ malestimo de la
kohenim (sacerdotoj), (skribistoj) kaj poste de la (fariseoj), kiuj
celis vivi laŭ la juda leĝo. Kun la tempo formiĝis klara divido inter la am-haaretz
kaj la edukitaj religiaj grupoj.
-Kamparana kaj malalta socia bazo: ili ĝenerale estis kamplaboristoj aŭ el la malriĉaj
klasoj kiuj ne havis aliron al religia edukado en urbaj centroj kie oni instruis la Toraon.
La Samarianoj povis esti enkalkulitaj en tiun difinon, sed ne ĉiuj estis
samarianoj. Fakte, la termino konvenis al ĉiuj membroj de la malaltaj judaj klasoj.
Ni jam menciis, ke la profetoj aparte sin direktis al tiu kolektivo, la popolo, la vera
protagonisto de la Historio. Poste ni vidos, ke ankaŭ Jesuo el Nazareto serĉis siajn
sekvantojn en tiu socia tavolo, ne nur de la juda sed de ĉiuj popoloj.
La homa historio estus nekomprenebla se oni ne vidos ke ĝi estas la senĉesa batalo
de tiuj kiuj volas konservi la ne-klerecon de tiuj popolaj tavoloj klopodante ke ili
sciu nenion pri la kaŭzoj de ĝia malfeliĉa situacio, kaj tiuj kiuj volas instrui ilin
celante ilian liberigon. Tiu batalo estas grava kaj interesa fronto de la klasbatalo.
Per ĉi modesta raporto ni intencas iel roli en tiu batalo. Ke Dio helpu nin!
67

