Page 68 - heleco-101
P. 68
Plurfoje laŭlonge de nia raporto, ni menciis la fakton ke, el la antikva judismo de-
venas kelkaj gravaj nuntempaj aferoj kiaj la kristanismo, la socialismo… (krom la
cionismo, kompreneble) Sed nun ni volas atenti pri aliaj temoj kiuj, iamaniere, estis
en embria stato en la judismo kelkajn jarcentojn antaŭ nia erao. Ni temas pri esoter-
ismo, mistikismo, okultismo, Kabalo, konspiraj obsedoj, paranormalaj fenomenoj, fra-
masonaro, mesianismo…
Nia skeptikismo pri la mirakloj priskribitaj en la unuaj bibliaj libroj —Genezo, Eliro
kaj aliaj— restas sufiĉe klara: la miraklo-plena eliro de la Izraelidoj el Egiptio sub-
gvide de Moseo, la same miraklo-plena konkero de la Promesita Lando far Josuo, k. a.
Ni jam sufiĉe klarigis la politikajn kaj religiajn motivojn de la skribistoj, kiuj el-
laboris tiun libraron. Tamen nun ni devas atenti pri kelkaj strangaj elementoj, kiuj
ne plene kongruas kun tiu skema interpreto.
Ni ekkomencu per la temo de la Kesto de la Interligo. La demando, ĉu ĝi estis historia
objekto aŭ nur legendo, estas diskutata de jarcentoj kaj restas sen definitiva respondo.
Ni esploru do, kion oni scias kun certeco, kio apartenas al tradicio, kaj kio estas
konjekto aŭ historia hipotezo. Laŭ la bibliaj libroj Eliro, Nombroj kaj Reĝoj, la
Kesto de la Interligo estis sankta ujo konstruita laŭ Dia ordono al Moseo sur la
monto Sinajo. Ĝi estis farita el akacia ligno, tegita per oro, kaj enhavis la Tabulojn
de la Leĝo (la Dek Ordonojn), la bastonon de Aaron kaj porcion da manao. La
Kesto estis konsiderata simbolo de la ĉeesto de Dio inter sia popolo, portata de la
Izraelidoj dum la Eliro kaj poste lokita en la Templo de Salomono.
La vero estas, ke historie ne ekzistas rekta arkeologia pruvo pri la ekzisto de la
Kesto de la Interligo. Neniu ekstera fonto —egipta, mezopotama aŭ aliaj— mencias ĝin aŭ
konfirmas ĝian ekziston. La Jerusalema Templo, kie laŭ tradicio ĝi estis gardata,
68

